El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio alvokas, ke UN ludu pli grandan rolon en batalo kontraŭ terorismo

| 2014-05-30
Bookmark and Share


Wang Min (fronte) en la konferenco de UN

 

    La 28-an de majo la Kontraŭ-terorisma Komitato de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), ĝiaj Neproliferiga Komitato kaj Sankcia Komitato de la Organizo 'Bazo' kune aranĝis konferencon. Wang Min, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al UN, diris en sia parolo pri batado kontraŭ terorismo, ke la perfortaj terorismaj eventoj, kiuj okazis lastatempe en Niĝerio kaj Ĉinio, refoje pruvis, ke ĉiuj terorismaj agoj kun ĉiu ajn motivo, en ĉiu ajn loko kaj ĉiu ajn tempo kaj faritaj de ĉiu ajn homo, estas seriozaj krimaj agoj neabsolveblaj. La internacia socio devas preni la sintenon ne toleri terorismon, frakciismon kaj ekstremismon kaj devas firme ilin oponi kaj bati.

 

    Li diris, ke UN devas ludi pli grandan rolon en batado kontraŭ terorismo, rekomendi klaran normon pri pravo kaj malpravo, kontraŭbatali duoblan normon, antaŭenpuŝi la internacian socion intensigi kunlaborojn kaj plue bati kontraŭ terorismo laŭ la celo kaj principo de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj kaj laŭ la aliaj universe rekonitaj principoj pri la internaciaj rilatoj.

 

    Wang Min diris, ke Ĉinio oponas, ke oni kunligas terorismon kun specifaj lando, nacio kaj religio. Ĉinio proponas intensigi dialogojn inter malsamaj civilizacioj kaj preni sintezajn metodojn por forigi la grundon, kie kreskas terorismo. Ĉinio opinias, ke la movoj de la terorismaj organizoj kaj teroristoj por instigi, varbadi, monhelpi aŭ teksi terorismajn atakojn per novaj informaj kaj teknikaj rimedoj inkluzive de interreto devas elvoki viglan atentemon de la internacia socio por bone trakti.

 

    Wang Min diris ankaŭ, ke Ĉinio daŭre pozitive partoprenos en kontraŭ-terorismaj kunlaboroj kadre de la Sekureca Konsilio de UN por efektive bati kontraŭ terorismo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments