El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo el Ŝi-King

| 2014-05-30
Bookmark and Share

 

Traduko-1

 

El Ŝi-King

 

(Kanzono)

 

Falinte kuŝas morta cervo,

 

Ĝin tute kovras blanka herbo.

 

Knabino la printempon sentas,

 

Ĉasisto vokas, ŝin atendas.

 

0=0/ =0/ =0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ =0/

 

Arbaro densa, branĉo torda.

 

Jen, senarbeje cervo morta

 

Sub blankaj herboj, apud pado,

 

La knabino kiel jado.

 

0=0/ =0/ =0/ =0/

 

0-0/ =0/ =0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ =0/

 

-0/ =0/ =0/ =0/

 

Silente, lante,

 

Ne tuŝu mian tukon,

 

Ne boju mia hundo...

 

0=0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/

 

(Trad. Kalocsay)

 

— el Kalocsay Tutmonda Sonoro. Vol. I. p.267

 

Traduko-2

 

Kapreolo sur kampo

 

Surkampe kuŝis kapreolo morta,

 

Per holkoj oni ĝin kompakte pakis.

 

Dum virgulin' en amsopiro forta,

 

Flirte ŝin amindumi fraŭl' ekagis.

 

0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/

 

0-0/ =0/ -0/ =0/ =0/

 

=0/ 0-0/ =0/ =0/ =0/

 

Abunde kreskas en arbar' arbedoj,

 

Surkampe kuŝas rangifero morta.

 

Donante holkan ligon al la predo,

 

Sopiras li pri la knabin' adolta.

 

0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ -0/ -0/ =0/ =0/

 

Ho, estu pacienca! ne rapidu!

 

Kaj mian jupon kuspi vi evitu!

 

Mian mopson boji ne incitu!

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

=0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

(Trad. Guozhu)

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

    Libro de Poezio estis la plej malnova antologio de poemoj en Ĉinio. En la libro estis kolektitaj 305 poemoj de ĉ. 500 jaroj (de 1100 a.K. ĝis 600 a.K.).

 

    Poste, Libro de Poezio fariĝis unu el la klasikaĵoj de konfuceanismo.

 

    La Biblio estas klasikaĵo de kristanismo. Tekstoj en tiaj klasikaĵoj ordinare legiĝas gravmienaj. Konfuceo (551 a.K.~479 a.K.) iam diris:"En Libro de Poezio legiĝas tri-cent poemoj, sed ili ĉiuj povas esti resumitaj per unu frazo —'Ne havu malvirtan ideon.' "Sed nuntempaj legantoj trovas, ke multaj pecoj el la Alta Kanto de la Biblio kaj el la Libro de Poezio fakte originis el amkantoj. Tiu ĉi "Kapreolo sur kampo" ja estis unu el tiaj famaj pecoj.

 

    La tuta poemo konsistis el tri strofoj:

 

    Ili kantas pri la ekscitiĝo kaj maltrankvilo de geamatoj en sekreta amrendevuo. La amanto admiras la knabinon bela kiel jado. La knabino admonas al la amato, ke ne estu tro senpacienca.

 

    La unuaj du strofoj rakontas kvazaŭ flankenparole la simplan kaj veran pasion de la geamatoj;la tria strofo legiĝas rekte el parolo de la knabino, vigla kaj viveca.

 

    Libro de Poezio naskiĝis en la tempo, kiam la socio transiris de sklava al feŭda. Tiam la feŭda etiko ankoraŭ ne formiĝis. Moroj de la socio estis relative liberaj, kaj geviroj ne suferis je tiom da katenoj rilate al sekso kiel en sekvaj eraoj. Tial geviroj povis sentime kaj malkaŝe esprimi sian amon. La tuta poemo karakteriziĝis per harmonio inter la sentoj kaj la fono de la naturo kaj laŭdis la puran amon de geamatoj.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments