El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo de Ye Shaoweng

| 2014-05-30
Bookmark and Share

 

Malsukcesa vizito al ĝardeno

 

Domaĝe la tapiŝon muskan mordis paŝa spuro,

 

Post frapetad' sur la kradpordo venis neniulo.

 

Neenfermeblas la printempa belo de l' ĝardeno,

 

Ruĝflora abrikota branĉ' eliĝas de trans muro.

 

0=0/ -0/ =0/ =0/ =0/ =0/ =0/

 

0-0/ =0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

0-0/ =0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

(Tradukis Laŭlum)

 

    Ye Shaoweng(1194~?), kun adoltiĝa nomo Ye Sizong, estis lokano de Longquan (en nuna Zhejiang-provinco). Ye Shaoweng estis unu el la talentaj poetoj dum la Suda Song-dinastio (1127~1279). Bedaŭrinde el liaj verkaĵoj nur tre malmultaj restis ĝis nun. Ke li povis viciĝi inter famaj poetoj, tio ĉefe dankis tiun ĉi sepsilaban verskvaron Malsukcesa vizito al ĝardeno.

 

    Tiu ĉi mallonga poemo versis pri la vizito de aŭtoro en printempa tago, en vivecaj versoj kun filozofia penso.

 

    La unuaj du versoj rakontis al ni, ke la aŭtoro vizitis al sia amiko sed sen renkonto. Fermita pordo malhelpis al la vizitanto aprezi belajn florojn de la printempo. Sed legiĝis humure kaj interese: Ĉu la mastro de la ĝardeno verŝajne ne volas, ke la muska tapiŝo estus tretita de paŝaj spuroj, tial li fermis la kradpordon. Nia poeto verkis la hazardan foreston de mastro kun intenca rifuzo.

 

    Surbaze de tia supozo venis la sekvaj du versoj, kun pli stranga imago: Kvankam la mastro egoisme fermis la pordon de la ĝardeno, tamen “Neenfermeblas la printempa belo de l' ĝardeno/ Ruĝflora abrikota branĉ' eliĝas de trans muro.” La “printempa belo” kaj la “ruĝflora abrikota branĉo” ambaŭ estas prozopopee skribitaj. La bela pejzaĝo transdonis al ni ne nur senton, sed ankaŭ filozofian rezonon, kaj povis veki pensasocion de leganto:la “printempa belo” estas neniel fermebla, la “ruĝflora abrikota branĉo” certe “eliĝas de trans muro”. Tio anoncas la alvenon de printempo kaj la amon kaj admiron de la aŭtoro pri printempo.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments