Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

KIKRA: Nova scenejo de Ĉinio por ĝia gastiganta diplomatio

| 2014-05-30
Bookmark and Share

de XU XIAOQING

 


En la konferencejo 

 


Ĉina prezidanto Xi Jinping prelegas en la konferenco.  

 

    La 20-an de majo Ĉinio oficiale transprenis la stafet-bastoneton de la gastigado de la Konferenco pri Interago kaj Konfid-konstruaj Rimedoj en Azio (KIKRA), kiu okazis en Ŝanhajo, kaj la ĉifoja konferenco estas rigardita kiel nova scenejo de Ĉinio por ĝia gastiganta diplomatio.

 

    KIKRA fondiĝis en la 47-a sesio de la ĝenerala asembleo de UN en 1992 sub propono de la kazaĥstana prezidento Nazarbayev, kun la celo fondi efikan kaj sintezan sekuro-protektan sistemon en la ĉeftero de Azio. Kiel ĝia iniciatinta membrolando Ĉinio delonge ludas la rolon kiel aktivaj partoprenanto kaj konstruanto de la procezo de KIKRA.

 

    En la ĉijara KIKRA ĉina prezidanto Xi Jinping tutflanke eksplikis la diplomatiajn politikojn rilatajn al la azia sekureco. Aliaj KIKRA-membrolandoj esprimis la komunan deziron kaj firman volon pri fortigado de konfida kunlaboro kaj pri konstruado de la tutflanka kaj nedividebla sekura medio, kaj projektis la evoluan planon por la tria dek-jaro.

 

    Estas la unua fojo por KIKRA okazi en Ĉinio post ĝia fondiĝo antaŭ 22 jaroj, kompare kun la pintkunveno de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro kaj tiu de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, KIKRA emfazis pli "komunan sekurecon, kunlaboran sekurecon kaj sintezan sekurecon" kaj aliajn similajn temojn, kaj kompare kun aliaj internaciaj forumoj kaj organizoj ĝi plie substrekas la akcelon de komunikado kaj konfido inter diversaj flankoj kaj kondensiĝo de komunaj konoj kaj saĝoj de diversaj flankoj por esplori kaj solvi la urĝajn problemojn alfrontitajn de Azio.

 

    La pintkunveno altiris al si gastojn el la membrolandoj, observantojn, direktorojn, ŝtatestrojn kaj delegitojn el 46 landoj kaj internaciaj organizoj, kaj per tio la konferenco fariĝis la plej granda en la historio.

 

    Pri tio Qu Xing, direktoro de la Ĉina Instituto pri Internaciaj Studoj, diris: "KIKRA-membrolandoj kun vastaj reprezenteco kaj amplekso, estas forumo kaj dialogo pri la azia sekureco kun la plej multaj landoj.

 

    Ĉijare ĝi unuafoje venis al Ĉinio. Por la lando ĝi estas tre grava ŝanĉo de la multflanka diplomatia politiko kaj por aliaj membrolandoj -- ankaǔ tre bona ŝanco por reciproka komunikado."

 

    En la kelkaj konferencaj tagoj la gastiganta lando kaj la partoprenantaj landoj malfermis densan du- kaj plur-flankajn aktivadojn. Ĉina prezidanto Xi Jinping respektive interparolis kun rusa prezidento Putin, kazaĥstana prezidento Nazarbayev, kirgiza prezidento Atambayev. Li intervidiĝis ankaŭ kun ŝtatestroj de aliaj landoj kaj Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN.

 

    "Azio havas vastan terenon kun diversaj nacioj, religioj kaj civilizacioj. Kaj pro tio la landa stato, ĝiaj evolua nivelo kaj profita postulo estas tute malsamaj. La okazo de la pintkunveno helpos al la membrolandoj kondensi inteligentecon por atingi komunan konon kaj ankaǔ helpos al Ĉinio transpasigi la ideon kaj memfidon pri la paca disvolva vojo de Ĉinio al la diverseca Azio." diris Huang Renwei, vicprezidanto de la Ŝanhaja Akademio de Sociaj Sciencoj.

 

    Observantoj opiniis, ke kadre de KIKRA la ĉina flanko, kiel la gastiganto de la pintkunveno, antaǔenpuŝas la dialogon kaj komunikadon per interkonsiliĝo en egaleco kaj kunlaboro en paco por solvi inter si la diverĝecon kaj kontraǔstaron.

 

    Kazaĥstana prezidento Nazarbayev diris en la 19-a, ke li kredas, ke dank' al la gastigado de Ĉinio, KIKRA certe progresos.

 

    Fakuloj opiniis, ke krom la registara diplomatio, KIKRA rolas ankaǔ en kreado de gravaj ŝancoj de la reciprokaj kunlaboro kaj konfido inter Ĉinio kaj aliaj aziaj landoj.

 

    "Landa diplomatio dependas de popola amikeco", dank' al la platformo de KIKRA, diverslandaj popoloj de Azio realigis la reciprokan komunikadon por profundigi la komunan konon de diversaj landoj kaj fondi bazon de kuna konstruado de nova Azio paca, stabila kaj kunlabora.

 

Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments