El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fermiĝis la 3-a Pekina Foiro kun la sumo de subskribitaj interkonsentoj je 81.83 miliardoj da usonaj dolaroj

| 2014-06-03
Bookmark and Share


Vizitantojn interesas porcelaĵoj eksponataj en la 3-a Pekina Foiro. 

 

    La 1-an de junio fermiĝis la 3-a Pekina Foiro, kiu daŭris 5 tagojn. Posttagmeze de la sama tago okazis ceremonio por subskribi interkonsentojn. Reprezentantoj el industrio de sporta servo, tiu de scienc-teknika servo kaj tiu de ekspresa distribuo subskribis kunlaborajn interkonsentojn kun reprezentantoj de aĉetantoj.

 

    En la subskriba ceremonio Fang Aiqing, vicministro de komerco, kaj Cheng Hong, vicurbestrino de Pekino, respektive konigis la ĝeneralan staton de la 3-a Pekina Foiro kaj ĝian ĉefan rezulton. Laŭ statistiko, dum la ĉi-foja foiro oni subskribis 236 interkonsentojn kun valoro de 81.83 miliardoj da usonaj dolaroj kun la kresko je 4% kompare kun tiu en la 2-a Pekina Foiro. Interalie la sumo de la subskribitaj interkonsentoj pri internaciaj kunlaboroj estas 35.5 miliardoj da usonaj dolaroj. Ĝi estas 3.3-oblo de tiu en la 2-a foiro kaj konsistigas 43.4% de la totala sumo de la subskribitaj interkonsentoj. La sumo de la subskribitaj interkonsentoj pri kunlaboroj ekster Pekino atingis 34.36 miliardojn da usonaj dolaroj. Ĝi estas 2.1-oblo de tiu en la 2-a foiro kaj konsistigas 42% de la totala sumo de la subskribitaj interkonsentoj.

 

    En la 3-a Pekina Foiro partoprenis 153 mil hom/fojoj el 117 landoj kaj regionoj. Ĝia nombro kreskis je 10.9% kompare kun tiu (138 mil) en la 2-a Pekina Foiro. La komercistoj, kiuj partoprenis en la foiro, atingis 145 hom/fojojn kun la kresko je 20.8% kompare kun tiu en la 2-a foiro.   

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments