El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis en Pekino la Internacia Konferenco pri Inĝeniera Scienco kaj Teknologio

| 2014-06-03
Bookmark and Share


En la inaŭguro de la konferenco  

 


Zhou Ji (dekstre de la antaŭa vico) kaj Irina Bokova (maldekstre de la antaŭa vico) post subskribo de la interkonsento 

 

    La 2-an de junio inaŭguriĝis en Pekino la Internacia Konferenco pri Inĝeniera Scienco kaj Teknologio 2014, organizita kune de UNESKO, la Internacia Konsilio de Akademioj de Inĝenieria kaj Teknologia Sciencoj kaj la Ĉina Akademio de Inĝeniero. Tiu konferenco estas alifoja granda internacia kunveno de post kiam la Ĉina Akademio de Inĝeniero gastigis la antaŭan en la jaro 2000. La konferenco kun la temo "Inĝeniero kaj Futuro de la Homaro" estas grava aktivado por celebri la 20-an jariĝon de la Ĉina Akademio de Inĝeniero.

 

    Zhou Ji, prezidanto de la Ĉina Akademio de Inĝeniero, prelegis en la inaŭguro, ke estis grandaj ŝanĝiĝoj en la inĝeniero ĉina kaj internacia en la pasintaj 10 jaroj. Nun estas nova postulo pro disvolvo de la tutmonda ekonomio, ke tutmondaj sciencistoj kaj teknikistoj en la kampo inĝeniera enprofundigu siajn esploron kaj diskuton pri novigo de inĝeniero kaj pri futuro de la homaro. Inĝenieristoj devas fari novan kontribuon al la monda ekonomio kaj daŭrigebla disvolvo de la socio.

 

    En la nomo de la ĉina registaro, Zhou Ji subskribis interkonsenton kun Irina Bokova, ĝenerala sekretario de UNESKO, por konstrui internacian centron de inĝeniera teknologio en Pekino.

 

    En la 2-taga konferenco, sciencistoj el diversaj lokoj de la mondo faras temajn raportojn kaj en kelkaj kunsidoj oni diskutas pri gravaj problemoj koncernaj al daŭrigebla disvolviĝo de la mondaj ekonomio kaj socio.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments