Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Ĉinio kaj Afriko kune disvolviĝu por reprosperiĝo

| 2014-06-03
Bookmark and Share

de ZHANG YI

 

    Ĉinio, la plej granda evoluanta lando en la mondo, kaj Afriko, kontinento el la plimulto da evoluantaj landoj, tiuj du civilizaciaj kontinentoj apartigitaj de vastaj oceanoj prezentas grandan amikan interŝanĝon en la historia galerio. Dank' al la amikeco inter la du kontinentoj, dum la pasintaj 50 jaroj Ĉinio laŭ sia eblo donis al Afriko multe da helpoj kaj ankaŭ Afriko reciprokis al Ĉinio multe da subtenoj. Dum sia ĉi-foja vizito al Afriko, ĉina ĉefministro Li Keqiang reprenis la amikan vojon pavimitan de maljun-generaciaj gvidantoj de Ĉinio kaj tiuj de Afriko por la vojaĝo hereda, kunlabora kaj solidareca.

 

    En sia parolo pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko farita ĉe la sidejo de la Afrika Unio en la 5-a de majo, Li Keqiang diris, ke la popoloj ĉina kaj afrika forĝis nerompeblan amikecon dum la subtenado kaj helpado unu al la alia. Ĉinio kaj Afriko alfrontas la komunan taskon pri modernigo, kaj la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko eniris en novan historian etapon. La du flankoj devas firme teni la jenajn 4 principojn: trakti unu kun la alia kun sincereco kaj en egaleco, plifortigi solidarecon kaj reciprokan konfidon, serĉi komunan kaj inkluzivan disvolviĝon kaj krei pioniran kaj pragmatan kunlaboron.

 


Ĉina ĉefministro Li Keqiang dum prelego en la ĉefstabejo de la Afrika Unio  

 

    Politike, finiĝo de la Malvarma Milito pliigis reciprokajn bezonojn kaj komunajn interesojn inter Ĉinio kaj Afriko. En la internacia plurflanka sceno, Ĉinio kaj Afriko ofte havas komunan zorgon kaj saman starpunkton. Ĉinio persiste proparolas por la justaj aferoj de Afriko kaj ĝiaj raciaj postuloj, dum Afriko ĉiam firme subtenas Ĉinion en protektado de la propraj esencaj interesoj. La du flankoj neniam trudis sian propran volon al la alia nek intervenis en alies internajn aferojn, kaj ĉiam solvas per la egala konsiliĝo la problemojn en kunlaborado. La egaleco, solidareco kaj reciproka konfido estas favoraj al la disvolvo de la du flankoj kaj des pli al la paco kaj la progreso de la mondo.

 

    Ekonomie, en la 5 sinsekvaj jaroj de 2009, Ĉinio estis la lando ne nur kiel plej granda komerca partnero de Afriko, sed ankaŭ kiel grava partnero en evoluo de Afriko kaj nova fonto de investado por ĝi. Kaj Afriko fariĝis grava fonto de importado de Ĉinio, ĝia dua plej granda transmara merkato por laŭkontraktaj projektoj kaj nova celloko de ĝia investado. Ĝis la fino de la jaro 2013, la investado de Ĉinio rekta al Afriko atingis 25 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj pli ol 2 500 ĉinaj entreprenoj faris investadon en Afriko. Tio ja ne plu estas la sud-suda kunlaboro inter malriĉaj landoj dum la Malvarma Milito, sed ŝtup-al-ŝtupa evoluo de Ĉinio kaj tiu de Afriko, ilia inkluziva disvolviĝo kaj pragmata kunlaboro inter ambaŭ flankoj. En la kampo de infrastrukturo, fabrikado, agrikulturo k.a., precipe en fabrika sektoro, Ĉinio en transformiĝo de sia ekonomi-disvolva maniero transigas sian superfluan fabrikan kapaciton al Afriko, dum afrikaj landoj ĝuste bezonas tion por atingi sian industriiĝon.

 


Li Keqiang (la dua de dekstre) dum vizito al la de Ĉinio konstruata ekspresa fervojo 

 

    Kulture, Ĉinio kaj Afriko similas unu al la alia en la situacioj de la historio kaj civilizacio. La du flankoj respektas alies kulturon, faras interŝanĝojn tiukampe kaj reciproke lernas unu de la alia. Ĉinio konstruis en Afriko pli ol 20 konfuceajn institutojn por instrui la ĉinan lingvon. Ĉinio kaj Afriko subskribis plurajn kulturajn interkonsentojn, kaj tradukitaj filmoj kaj televidaj programoj de la du flankoj, grandskalaj kulturaj eventoj kaj aliaj aktivadoj brilas kiel nova punkto en kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Afriko, kiuj ne nur pliriĉigas la rilatojn inter Ĉinio kaj Afriko, sed ankaŭ pliigas la sentajn interŝanĝon kaj komunikadon inter popolanoj de la du flankoj.

 


Liu Yunzi (meze) el la Nankina Medicina Universitato de Ĉinio kune kun siaj afrikaj lernantoj de la elementa lernejo Childrock de Kenjo  

 

    La kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko en la kampoj politika, ekonomia kaj kultura riĉigas la rilatojn inter la du flankoj. Kompare kun la pasinteco, nun Ĉinio partoprenas pli kaj pli multe en aferoj pri la sekureco kaj pri la paco. Dum la pasinta jaro, la speciala reprezentanto de la ĉina registaro por afrikaj aferoj aktive partoprenis interpacigon en fokusaj aferoj de Afriko, surbaze de la principo pri ne-enmiksiĝo en la internajn aferojn de la afrikaj landoj, laŭ la invito de la afrikaj landoj kaj laŭ la deziro de la afrikaj popoloj kun la celo helpi ilin en solvado de la problemoj, kaj tio estas bonvenigita de la afrikaj landoj, kaj reflektas enprofundiĝon de la reciproka konfido de la du flankoj.

 


Ekspresa ŝoseo konstruita de ĉina kompanio  

 

    1.3 miliardoj da ĉinaj popolanoj estas en streĉa realigo de la ĉina revo pri la nacia reprosperiĝo kaj pli ol miliardoj da afrikaj popolanoj -- en klopodado por atingi la afrikan revon pri sendependiĝo, disvolviĝo kaj revivigo tra unueco. Ĉinio kaj Afriko estas bonaj fratoj dividantaj inter si ĝojojn kaj suferojn, bonaj amikoj dum kunlaboro en egaleco kaj bonaj partneroj en komuna evoluo. La du flankoj sin dediĉos por kune konstrui la revon pri reprosperiĝo, ĉar "kiam Ĉinio bone evoluos, Afriko havos bonajn ŝancojn; kaj kiam Afriko sin disvolvos, de tio Ĉinio profitos; kiam Ĉinio kaj Afriko progresos, la tuta mondo fariĝos pli bona."

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments