El Popola Ĉinio>头条新闻>

La plej granda sun-energia aviadilo en la mondo faris la unuan flugadon en Svisio

| 2014-06-04
Bookmark and Share


La "Suna Impulso n-ro 2" en flugado 

 

    La 2-an de junio de 2014 laŭ la loka tempo la "Suna Impulso n-ro 2", la plej granda sunenergia aviadilo en la mondo, faris la unuan flugadon en Payerne de Svisio. Laŭ raporto, en la aloj de la aviadilo estis instalitaj 17 mil sun-energiaj ĉel-paneloj tre maldikaj sed alt-efikaj. Ĝia alo-etendo longas je 72 metroj. Tage la sun-energiaj ĉel-paneloj ĉerpas energion por ke la aviadilo povu flugi nokte kaj nelimigite de bruloleo.

 

    Bertrand Piccard, iniciatinto de la projekto "Suna Impulso" kaj svisa esploristo, kaj lia teamo diris, ke en la frumateno de tiu tago, la aviadilo "Suna Impulso n-ro 2" ekflugis en la flughaveno de Payerne. Ĝi flugis ĉirkaŭ unu horon kaj 45 minutojn kaj atingis la altecon de 2 400 metroj. Dum la flugado la teknikaj normoj de la aviadilo estas normalaj.

 

    La "Suna Impulso n-ro 2" estis lanĉita en la 9-a de aprilo ĉi-jare surbaze de la aviadilo "Suna Impulso". Ĝi superis la lastan kaj fariĝis sun-energia aviadilo plej granda en la mondo. Ĝia alo-etendo longas je 72 metroj kaj estas komparebla kun tiu de la pasaĝer-aviadiloj Boeing 747 - 800. La aviadilo pezas je 2.3 tunoj kaj povas atingi la altecon de 8 500 metroj kaj flugi en la rapideco de 140 kilometroj hore.

 

    Laŭ plano, en marto de 2015 la aviadilo "Suna Impulso n-ro 2" ekflugos de la regiono Golfo. Fluginte tra la maro Arabo ĝi eniros en Hindion, Birmon, Ĉinion, poste ĝi transflugos Pacifikon al Usono kaj al suda Eŭropo kaj norda Afriko kaj finfine ĝi revenos al la loko, kie ĝi ekflugis.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments