Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Abe, lasu infanojn

| 2014-06-04
Bookmark and Share

    Infano estas kvazaŭ blanka papero. Ili akceptas ĉion, kion oni instruas al ili. Japana eksa ĉefministro Kishi Nobusuke estis "sukcesa" instruisto al sia nepo Abe Shinzo, kiu nun havas la tute saman eksteran politikon kiel li.

 


Abe Shinzo vizitas la sanktejon Yasukuni.  

 

    La japana registaro antaŭe decidis skribi en siaj lernolibroj, ke la insularo Diaoyu kaj la Rokoj Liancourt (disputitaj insuleto de Japanio kaj la Korea Respubliko) ambaŭ estas partoj de la teritorio de Japanio por instrui al la lernantoj sciojn pri la teritorio de Japanio.

 

    Certe la decido kaŭzis proteston en Ĉinio kaj en la Korea Respubliko. Oni pensis, ke Japanio alifoje "malsaniĝis", ĉar de la jaroj 1950, Japanio jam komencis modifi siajn lernolibrojn.

 

    La problemo estas, ke la japana registaro volas forigi sian invadon en aliajn landojn kaj ŝanĝi la historion. Tio estas grava problemo koncerna al la edukado kaj al la futuro de la tuta lando. La historio de la periodoj antaŭ kaj post la 2-a Mondmilito kaŭzis la plej fortan konflikton pro la teritorio.

 

    Post la 2-a Mondmilito pro la protekto de Usono, Japanio liberigis multajn militajn krimulojn, kaj unu el ili estis Kishi Nobusuke, kiu poste eĉ fariĝis japana ĉefministro. La japana popolo ne havas ĝustan komprenon pri la historio pro malpunado de la militaj krimuloj. Se la japana registaro skribas malĝustan historion en siajn lernolibrojn, neniu el la japanoj povas havi ĝustan konon pri la fakto. Azuma Shiro, soldato de la japana armeo, kiu invadis Ĉinion, diris en sia taglibro, ke "Ĉio venas el la edukado."

 

    De kiam Kishi Nobusuke fariĝis ĉefministro, li forte ŝanĝis la vortojn "invadi Ĉinion" al "eniri en kaj eliri el Ĉinio" en la lernolibroj. En la jaro 1982, la japana registaro ŝanĝis "la politikon por bruligi ĉiujn, mortigi ĉiujn kaj elpreni ĉion" al la "japana armeo devis certigi la socian ordon kaj la sekurecon dum la milito"; ŝanĝis la "sendependan movadon" en Koreio al la "ribelo". En la jaro 1985, oni trovis en la lernolibro Nova Japana Historio, ke oni ne havas konkludon pri la Nankina Masakro, la invada milito al Ĉinio estas la "Japana devigo por batali kontraŭ Ĉinio" kaj la Pacifika Milito -- por "liberigi Azion de Eŭropo kaj Usono kaj gvidi la Kunprosperon Sferon en Pli Granda Orienta Azio".

 


Kishi Nobusuke, eksa ĉefministro de Japanio  

 

    De la lernolibroj oni povas kompreni, kial Japanio ĉiam diskonigas sian ŝintoismon, kiu kredas, ke la mortigo estas rajto donita de dio, kaj oni povas ricevi respektan viziton kaj oferon se oni mortas en milito. Oni povas kompreni, kial Japanio diras, ke la invadado estas malkulpa. Oni povas kompreni, kial Abe diris al la publiko, ke la invada milito ne estas konfirmita; kial li ĉiam emfazas la nacian memfidon; kial li volas rapide modifi la japanan konstitucion kaj plifortigi la japanan armeon. Ĉar ĉio venas el la edukado.

 

    Kishi Nobusuke "sukcese" edukadis Abe al persono, kiu ne havas scion pri la vero nek pri la malvero, sed nun Abe komencis la saman edukadon al la japanaj infanoj.

 

    En la japana filmo Battle Royale (Batalo Reĝa), infanoj fariĝas mortigemaj robotoj sub la edukado de siaj gvidantoj. Abe, kiel la gvidanto, jam prezentas la nigran koron sub la masko de la "amo al la lando" kaj sub tiu de la "aktiva pacismo".

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments