El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kunsidis ŝtatgvidantoj de la sep-landa grupo

| 2014-06-06
Bookmark and Share


Dum laborvespermanĝo  

 

    Vespere de la 4a de junio en Bruselo inaŭguriĝis pintkunveno de la sep-landa grupo sub la prezido de la Eŭropa Unio, kaj la krizo de Ukrainio fariĝis fokuso de la pintkunveno.

 

    Posttagmeze de tiu tago prezidanto de la Eŭropa Konsilio Herman Van Rompuy renkontiĝis kun raportistoj kune kun José Manuel Barroso, prezidanto de la Eŭropa Komisiono. Li diris, ke la ŝtatgvidantoj kune diskutos pri la "severa situacio" de la ukraina krizo dum laborvespermanĝo.

 

    Herman Van Rompuy diris, ke la sep-landa grupo kaj la Eŭropa Unio ellaboris pozitivan planon por solvi la problemon de Ukrainio, interalie estis tagordo por mildigi la situacion en diplomatia maniero kaj serio da planoj de ekonomiaj, financaj kaj politikaj subtenoj por stabiligi la enlandan situacion de Ukrainio. Li diris ankaŭ, ke la sep-landa grupo kaj la Eŭropa Unio alvokas, ke Rusio kunlaboru kun Petro Poroshenko, la nova prezidento de Ukrainio, kaj urĝas ĝin retiri trupojn el la regiono ĉe la landlimo kun Ukrainio kaj fari influon sur la popola armita forto en orienta Ukrainio por mildigi la situacion en Ukrainio.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments