Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Esperantujo> E-novaĵoj

Infankongreso en la Esperanta Kulturcentro de Greziljono, Francio

| 2014-06-06
Bookmark and Share

   



   

    De sabato, la 9-a ĝis dimanĉo, la 17-a de aŭgusto de 2014 okazos SAT-infankongreseto, en kiu partoprenas ankaŭ aliaj infanoj, junuloj kun siaj gepatroj aŭ geavoj en la Esperanta Kulturcentro de Greziljono, Francio.

   

    Gepatroj, geavoj aŭ instruistoj povas veni kun siaj gefiloj, genepoj aŭ gelernantoj al Dinano partopreni en la SAT-kongreso kaj lasi siajn infanojn profiti de aparta etoso dum tiu ĉi semajno en la Esperanta Kulturcentro de Greziljono.

   

    Greziljono krome bonvenigas plenkreskulojn, kiuj ŝatas zorgi pri infanoj kaj junuloj, kiuj scias animi kaj gvidi aktivaĵojn. Kaj gepatroj povas preterveturi Greziljonon por lasi sian infanon aŭ peti transporton de Dinan aŭ Rennes al Greziljono.

   

    Intertempe la partoprenantoj povos ĝui faradon de pupoj, ludojn, banadon, manlaborojn, sporton, muzikon kaj E-kursojn.

   

    Ĉiujn informojn pri la SAT-infankongreseto troveblas en tiu ĉi paĝo.

   

    Bonvolu mencii vian deziron ankaŭ en via aliĝilo al SAT-kongreso por ke OKK kontaktu vin.

 

(el la Esperanta Kulturcentro de Greziljono)

 

Redaktoro : Wang Lihua

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments