El Popola Ĉinio>Por Via Sano>

Kian rolon ludas mineralaj elementoj por la homa sano? (IV)

| 2014-06-09
Bookmark and Share

    Molibdeno

 

    Molibdeno kaj aliaj enzimoj kune faras la miokardian metabolon kaj protektas la koron. En la digesta kanalo molibdeno malhelpas kombiniĝon de kancerogena amina nitrito kaj malpliigas la morbokvanton de ezofaga kaj stomaka kanceroj. Krome, molibdeno estas konsistiga parto de ksantina oksidazo kaj aldehida oksidazo kaj ludas sian rolon en la transporto de la ĉefaj elektronoj. Oni rigardas molibdenon kiel transportanton de la homaj elektronoj.

 

    Vivante en la loko, kie mankas milibdeno en la akvo kaj grundo, aŭ en la ĉiutagaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj estas nur 10-15 mikrogramoj da molibdeno, oni povas suferi de manko de molibdeno. Tiam en la sango, haroj kaj urino la molibdeno estas malpli multa ol la normala kaj oni povas suferi de aliaj simptomoj. Pro tio oni devas preni pli da manĝaĵoj kun molibdeno, kupro kaj sulfura aminoacido, kiaj bova hepato, viando kaj sojfabo.

 

   Nikelo

 

    Nikelo estas utila por levi la sangformiĝon kaj akceli regeneradon de la hematio, levi la aktivecon de pluraj enzimoj, pliigi insulinon kaj mallevi sangan sukeron.

 

    Pro anemio, stomaka, intestaj malsanoj kaj abunda ŝvitado, en la homa korpo povas manki nikelo. Tiaokaze oni devas preni pli da nikeloriĉaj manĝaĵoj, kiaj lufo, cepo, ŝenoprazo, melongeno kaj fungo.

 

    Se onii prenas manĝaĵojn aŭ trinkas akvon el nikeloroĉaj lokoj, aŭ en la ĉiutragaj manĝaĵoj nikelo superas 700 mikrogramojn, do oni estas minacata de nikela toksiĝo.

 

    Seleno

 

    Seleno estas grava konsistiga parto de glutationa peroksidazo. Ĝi, samkiel vitamino E, estas oksigenrezista kaj funkcias kiel protektanto de ĉelaj membranoj en la homa korpo, t.e. vitamino E malhelpas oksidiĝon de la nesaturita grasacido en hidrogenan peroksidon, dum la glutationa peroksidazo malkombinas la hidrogenan peroksidon en alkoholaĵon kaj akvon kaj protektas la kompletecon de la ĉelaj membranoj. Kaj krome, ĝia antioksida povo esas 500-oble pli granda ol tiu de vitamino E. Ĝi estas utila en reguligo de la asimilo kaj konsumo de vitamino A, C, E kaj K. Ĝi partoprenas ankaŭ en formiĝo de koenzimoj A kaj Q

 

    La lastatempa esplorado montras, ke seleno ludas gravan rolon en la homa imuneco. Ĝi estas utila ankaŭ por protekti la homan koron, preventi keŝan-malsanon kaj artriton. Ĝi evidente pliigas imunan reakcion kontraŭ la kancera kresko, ŝanĝi la aktivecon de kancerogenaj objektoj, tial oni uzas ĝin en kuraco kaj prevento de kanceroj kojla, rektuma, prostata, mamglanda kaj utera.

 

    Samkiel multaj aliaj substancoj ankaŭ seleno havas toksecon. Ĝiaj superflua asimiliĝo kaj manko ambaŭ estas malutilaj al la homa sano.

 

    Pro longatempa loĝado en selenomankaj lokoj aŭ longatempa manĝado de selenomankaj nutraĵoj aŭ nutraĵoj riĉaj je hidrargo, kadmio, kupro kaj zinko, oni povas suferi de manko de seleno. Tial oni devas preni pli da selenoriĉaj manĝaĵoj, kiaj ovoblanko, marproduktaĵoj, nukso, maizo kaj milio. Se estas necese, oni devas preni selenohavajn medikamentojn.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Xie Ruifeng

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments