El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Konigo de GIL

| 2014-06-09
Bookmark and Share

 

    GIL estas la akronimo de Gesellschaft für Interlinguistik (Societo pri Interlingvistiko). Mi prezentu ĝin iom pli detale.

 

    La 6an de aprilo 1991 en Berlino 14 orientgermanaj interlingvistoj (ne nur esperantistoj) fondis GIL. Ilin kunigis la konvinko, ke sen scienca bazigo ne eblas atingi efiko-daŭran plibonigon de la prestiĝo de planlingvo en sciencaj kaj politikaj decidopovaj medioj. Tio estas sperto farita i. a. en GDR. La ĉi-rilatajn orientgermanajn rezultojn mi resumis en la festlibro por A. Duliĉenko.

 

    GIL ĉefe celas:

 

    kontribui al la evoluigo de interlingvistiko kaj esperantologio;

 

    kontribui al la konatigo de la fakoj al neinformitaj lingvistoj kaj aliaj fakuloj kaj tie varbi kunlaborantojn kaj subtenantojn;

 

    aktivigi kapablajn personojn, interlingvistike kaj esperantologie interesatajn aŭ interesigeblajn, ebligi al ili fake prelegi, publikigi kaj alimaniere science aktiviĝi;

 

    kaj fine per ĉio ĉi doni kontribuon al la internacia interlingvistika kaj esperantologia medio.

 

    Laŭ GIL interlingvistiko studu la internacian lingvan komunikadon kaj ties optimumigon per planlingvoj, etnaj lingvoj kaj aliaj rimedoj. Krom (ĉefe) Esperanto de GIL estis traktitaj i. a. Ido, Interlingua, Interlingue, la Latino, Latino sine flexione, Loglan, Novial, Spelin, Toki Pona, Volapuko, sciencfikciaj lingvoj (i. a. la Klingona) kaj aliaj produktoj de lingvo-inventado. Oni krome traktis problemojn de tradukado, de lingvafrankaoj, de bibliotekoj kaj arkivoj pri planlingvoj kaj aliajn aspektojn de interlingvistiko.

 

    GIL, leĝe registrita en Germanio, uzas la germanan kiel laborlingvon. Inter la aktuale 83 membroj de GIL krom germanoj ankaŭ estas personoj kun jenaj gepatraj lingvoj: angla, ĉeĥa, finna, franca, hungara, irlanda, itala, japana, kataluna, kroata, nederlanda kaj sveda. Inter la 206 publikigitaj tekstoj en la 20 aktoj nur estas po 1 en la angla, Esperanto, Ido kaj Interlingua.

 

    GIL havas certagrade akademian karakteron. Inter ĝiaj membroj, ĉefe lingvistoj/filologoj kaj lingvo-instruistoj, preskaŭ ĉiuj finis diplomnivelajn universitatajn studojn. 38 personoj havas akademiajn gradojn (17 universitataj profesoroj kaj 21 doktoroj).

 

    Inter la ĉefaj agadoj de GIL estas la ĉiujaraj konferencoj, publikigo de la aktoj, eldono de la informa bulteno, eksteraj prelegoj, disponigo de materialoj por universitataj kaj aliaj studoj. La konferencojn, kiuj ĝis nun ĉiuj okazis en Berlino, partoprenis po 30-45 personoj. Oni kutime prezentas 10-14 prelegojn. La aktoj (120-160 paĝaj) ne nur iras al la membroj sed estas dissendataj al 20 germanaj bibliotekoj kaj 10 interlingvistikaj kolektoj, krome al kelkaj gravaj lingvistoj kaj interlingvistoj. La 20 volumoj, aperigitaj ĝis la fino de 2013, sume ampleksas pli ol 2800 paĝojn, verkitajn de 77 diversaj aŭtoroj.

 

(el La Balta Ondo)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments