El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina tenisistina duopo ĉampioniĝis en la Franca Tenis-konkurso

| 2014-06-09
Bookmark and Share


Peng Shuai (dekstre) kaj Xie Shuwei tenas la pokalon. 

 


Kunfotiĝo de la ĉina duopo kun la itala 

 

    Je la 18-a horo de la 8-a de junio (laŭ la pekina tempo) finiĝis la konkurso inter tenisistinaj duopoj de la Franca Tenis-konkurso. Peng Shuai kaj Xie Shuwei, el Taiwan de Ĉinio, venkis la eksajn ĉampionojn Sara Errani kaj Roberta Vinci el Italio, per 6:4 kaj 6:1 post la konkurso je 74 minutoj. La ĉi-foja ĉampioniĝo estas la unuafoja gajno de la du ĉinaj tenisistinoj en la franca tenis-konkurso.

 

    La du duopoj estas la plej eminentaj grupetoj en la du pasintaj konkurs-sezonoj. La ĉina duopo regas ĉe si mirindan rekordon: ili 12-foje eniĝis en la finalojn de la Virina Tenisa Asocio (VTA) kaj Granda Ŝlemo, kaj sukcesis. Inter la rekordoj estas la 10-fojaj ĉampioniĝoj en VTA kaj la triumfo en Wimbledon 2013. En la jaro 2013 ili venkis Ashleigh Barty kaj Casey Dellacqua, aŭstralia duopo, en la konkurso je 96 minutoj kaj akiris siajn unuajn ĉampionecojn.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments