El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Al fama somerumejo ekskursis esperantistoj el Pekino kaj Tianjin

| 2014-06-10
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki

 


Komuna foto antaŭ ŝtonego sur kiu estas gravurita "Beidaihe" 

 

    Daŭrigante la precedencon lanĉitan en la lasta jaro, ankaŭ ĉi-jare la Pekina Esperanto-Asocio kaj la Tianjin-a Esperanto-Asocio komune okazigis "Verdan Ekskurson". Ĉi-jare, de la 6-a ĝis la 8-a de junio la aranĝo okazis en la fama somerumejo Beidaihe en la urbo Qinhuangdao de Hebei-provinco. En tiu fama feriejo, ĉirkaŭ 300 kilometrojn oriente de Pekino, iam feriis eĉ tiaj eminentaj ŝtatgvidantoj kiel Mao Zedong. La aranĝon partoprenis 33 personoj: 21 el Pekino, 8 el Tianjin, 3 el la provinco Hebei al kiu apartenas Beidaihe, kaj 1 eĉ el la malproksima Nankino. 

 

    En la posttagmezo de la 6-a, pekinanoj per luita aŭtobuso aranĝita de s-ro Nan Youli, prezidanto de la Pekina Esperanto-Asocio, kaj tianjin-anoj per trajno veturis al la ripozejo. Post la vespermanĝo ne okazis interkona vespero; anstataŭe la partoprenantoj veturis al la marbordo por rigardi la noktan ĉemaran pejzaĝon.

 

    Esperantaj prelegoj

 


Han Zuwu (maldekstre antaŭ la ekrano) prelegas kun la interpretado de Fortego. 

 


USUI Hiroyuki (staranta) kaj lia publiko 

 

    La 7-an, antaŭtagmeze disvolviĝis esperantaj programeroj. Unue prelegis s-ro Han Zuwu, prezidanto de la Tianjin-a Esperanto-Asocio, pri sia ĵusa partopreno en la 66-a kongreso de la Internacia Ferovojista Esperanto-Federacio (IFEF) en la itala urbo San Benedetto del Tronto. Li parolis ankaŭ pri siaj klopodoj dum tiu kongreso varbi, kune kun kelkaj aliaj ĉinaj samideanoj, por la venontjara IFEF-kongreso, kiu havos lokon en Kunming, Ĉinio. Do li fine de la prelego petis ankaŭ la ĉeestantojn de la ekskurso partopreni en la venontjara kongreso okazonta en ilia propra lando.

 

    Due prelegis s-ro USUI Hiroyuki, japana redaktoro de El Popola Ĉinio, pri kelkaj poemoj de Zamenhof, precipe pri tiuj kun privata karaktero kiel "Mia penso". Li konklude atentigis pri la graveco de Zamenhofaj poemoj por kompreni Esperanton, i.a. ĉar kiel li citis de Marjorie Boulton, alia grava poetino en la lingvo lastatempe festinta sian 90-jariĝon, "Esperanto mem estis la ĉefa poemo de mondpoeto Zamenhof".

 

    Post la kurso ne plu pluvis

 

    La prelegojn sekvis mezgrada kurso de Esperanto sub la gvido de s-ro Usui. Ne okazis elementa kurso. Dek kelkaj personoj studis dum la pli ol duhora leciono, kiu ĉefe celis ekzerci ilin je aŭdkapablo. La klasgvidanto aŭdigis diversajn sonmaterialojn prenitajn el kompaktodisko kaj diversaj retejoj, disdonis anticipe preparitan "respondaron" kaj post la aŭskultado igis la ĉeestantojn juĝi ĉu la respondoj kongruas al la enhavo.

 

    Kvazaŭ por rekompenci la diligentan lernadon de la kursanoj, posttagmeze ĉesis la pluvado kaj sur la ĉielo aperis la arda suno. Do la ekskursantoj denove iris al la plaĝo, ĉi-foje ne nur por rigardi ĝin sed ankaŭ iri en la maron, kvankam oni ne naĝis ĉar estis ankoraŭ ne sufiĉe varme por tio.

 

    Amuza Vespero kaj la posta tago

 


Dum promenado 

 

    Vespere de la 7-a, okazis la Amuza Vespero, dum kiu prezentiĝis kantado, magio fare de pekina veterano, skeĉo surbaze de ĉina proverbo "Surĉevale rigardi floron", ĉinaj humuraj dialogoj en Esperanto-traduko, enigmo-solvado, stafeta ludo kaj multaj aliaj. Estis ĉefe dank' al la kunordigantoj, s-ro Zhang Dali (Fortego) kaj f-ino Lin Lisha (Lisa), ke oni povis multe amuziĝi kaj ridi plejparte en Esperanto.

 

    La lastan tagon, la 8-an, antaŭtagmeze oni vizitis Shanhaiguan, la unua trapasejo de la Granda Muro, kiu de tie serpentumas okcidenten preskaŭ 6350 kilometrojn. Tie estas la sola loko de la tuta muro, kie ĝi limtuŝas la maron. Kaj posttagmeze la partoprenantoj disiĝis kaj rapidis hejmen, kun agrablaj memoroj pri la pasigita "verda" semajnfino.

 

    En la lasta jaro, kiam por la unua fojo okazis la komuna ekskurso de la du Esperanto-asocioj, gejunuloj venis nur el Tianjin, kaj ne el Pekino. Ĉi-foje ankaŭ Pekinon reprezentis pluraj gejunuloj, kiuj ekde junio lastjare daŭre lernas Esperanton en kursoj kaj aktive partoprenas en diversaj esperantaj aranĝoj kiel la last-jaraj 10-a Ĉina Kongreso de Esperanto aŭ la 32-a Komuna Seminario inter Orient-aziaj Junularoj. Tio estas esperiga signo, eĉ se la ekskurso, kiel la nomo mem sugestas, estis ĉefe turisma kaj krome en ĝi ofte regis la ĉina lingvo.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments