El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina militŝipo finis viziton en Indonezio

| 2014-06-10
Bookmark and Share


Ĉina militŝipo veturas el la kajo en Surabaya.  

 

    La 7an de junio laŭ la loka tempo la ĉina militŝipo Zheng He finis sian kvin-tagan viziton en Indonezio kaj veturis el la havenurbo Surabaya.

 

    La ĉina militŝiparo atingis Surabaya en la 3a de junio. En du tagoj dek ĉinaj soldatoj trejniĝis kaj konkuris kun indoneziaj soldatoj en la Mararmea Akademio de Indonezio. Ĉinaj oficiroj kaj soldatoj ankaŭ vizitis la indoneziajn militŝipojn kaj la Mararmean Akademion de Indonezio, kaj aranĝis akcepton surferdeke. Du indoneziaj soldatoj estis senditaj al la ĉina militŝipo por lernado.

 

    Forveturinte la kajon la ĉina militŝipo kaj la indonezia patrolŝipo 813 komune manovris en la Java Maro. Laŭplane la du flankoj sin ekzercis en formaciigo kaj komunikado laŭ la Kodo por Neplanitaj Renkontiĝoj en Maro. Estis la unua fojo, ke la ĉina mararmeo manovris kun alilanda mararmeo laŭ la kodo.

 

    La ĉina militŝipo forlasis la havenurbon Dalian, Ĉinio, en la 30a de aprilo. Kun la militŝipo vojaĝis 171 soldatoj el la Dalian-a Militŝipa Akademio, Mararmea Universitato de Inĝenierio kaj el la Mararmea Instituto de Aeronaŭtika Inĝenierio, kaj dek soldatoj el Bengalo, Tajlando, Singapuro, Aŭstralio kaj Nov-Zelando veturis por trejniĝo pri pluraj objektoj.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments