El Popola Ĉinio>头条新闻>

Liu Xiang instruis lertecon pri hurdokurado al ŝanhajaj mezlernejanoj

| 2014-06-11
Bookmark and Share


Liu Xiang (maldekstre) kaj Edwin Moses en gvido de hurdokurado  

 

    Posttagmeze de la 9-a de junio en la Gezhi-a Mezlernejo en Ŝanhajo de Ĉinio okazis aparta leciono de fizika eduko kune donita de Edwin Moses, prezidanto de la Lawrence-a Sporta Asocio, Liu Xiang, ĉampiono de la vira 110-metra hurdokurado en la Atenaj Olimpikoj, kaj Aleksei Bondarenko, rusa fama gimnastikisto. Ili alvokis, ke la mezlernejanoj plifortigu sportan ekzercadon kaj plifortikigu konstitucion.

 

    Kiam Liu Xiang en la sporta vesto eniris en la atletikejon de la lernejo, la lernantoj aplaŭdis kaj ĝoje kriis. Tio sentigis al Edwin Moses kaj Aleksei Bondarenko la influon de "la fluganto Xiang" en mezlernejanoj. Liu Xiang diris: "Mi tre ĝojas, ke mi povas reprezentante la Lawrence-an Sportan Asocion veni al la lernejo por helpi la lernantojn koni pli multe da fakaj scioj pri sportoj. Mi ankaŭ povas fari demonstradon pri hurdokurado. Vere estas tre ĝoje por mi interŝanĝi kun la lernantoj."

 

    Dum la leciono Liu Xiang ne nur serioze kondukis la lenantojn fari preparan movadon, sed ankaŭ faris demonstradojn de hurdokurado. Li instruis al ili la esencon de la lerteco de hurdokurado. Liu Xiang diris: "Ĉiu elstara sportisto venis el lernejo, mi tre amas lernejon kaj ŝatas la kulturan etoson de via lernejo. Mi scias, ke vi ĉiuj tre amas sporton kaj mi volontas doni al vi ekzemplon. Mi esperas, ke vi pliamos sporton kaj ĝuos la ŝanĝiĝon alportitan de ĝi."

 

    Parolante pri siaj fizika stato kaj trejnado zorzataj de multaj homoj, Liu Xiang diris: "Lastatempe mi okupiĝas ĉefe pri trejnado same kiel antaŭe."

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments