El Popola Ĉinio>头条新闻>

Jörg Demus prezentis en Tianjin, Ĉinio

| 2014-06-11
Bookmark and Share


Jörg Demus salutas la spektantaron per sia kliniĝo. 

 


Jörg Demus subskribas sian nomon sur la diskoj aĉetitaj de liaj fanoj.  

 

    Vespere de la 9-a de junio, 85-jara Jörg Demus, monde fama pianisto, faris mirindan prezentadon en la muzika halo de la urbo Tianjin, municipo en orienta Ĉinio.

 

    Jörg Demus naskiĝis en la 2-a de decembro de 1928 en St. Polten de Aŭstrio. Li estas unu el la tri plej grandaj muzikaj ludantoj de tiu ĉi lando, li okazigis centojn da koncertoj en diversaj lokoj de la mondo kaj kunlaboris kun multaj majstraj direktistoj. Ĝis nun, li registris pli ol 200 diskoj kiel CD kaj DVD entenante liajn plej lertajn ludojn je 350 muzikoj. Li havas sian muzeon "Piana historio" en Salzburgo, kaj invitas ĉiusomere junajn lernantojn tien por partopreni en majstraj kursoj.

 

    Por Jörg Demus, la ĉi-foja prezentado estas lia duafoja vizito al Tianjin. Tiuvespere, li ludis klasikajn muzikojn, inkluzive de Goldberg Variations, faritajn de Johann Sebastian Bach. Lia ludado akiris ardajn aplaŭdojn de la spektantaro.

 

    Post la prezentado, la fanoj, vokante la nomon de Jörg Demus, ne volis forlasi sian sidlokon. La grizhara majstro multfoje revenis al la piano kaj salute sin klinis al la spektantaro.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments