Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Serĉado de la posedanto de la fingroringo

| 2014-06-11
Bookmark and Share

    "Ĝi estas donita de iu brito al mia bopatrino Yang Jiaodi. Ŝi konservis ĝin por 54 jaroj kaj nun ĝi estis transdonita al ŝia tria generacio." 65-jara Hu Yue'e atenteme prenis iun ruĝan juvelujon el la leda saketo kaj atenteme prenis la oran fingroringon el la juvelujo. Tiam iu savita brita soldato donacis la fingroringon al Yang Jiaodi. Tamen pro la lingva baro neniu sciis lian nomon. La fingroringo atestis la historian fakton, ke fiŝistoj en la urbo Zhoushan de la provinco Zhejiang en sudorienta Ĉinio savis militkaptitojn dum la Dua Mondmilito.

 

    Drono de la kargoŝipo Lisbon Maru

 

    Nokte de la Kristnasko japanaj trupoj atakis kaj okupis Hongkongon kaj pli ol 10 mil aliancitaj armeanoj el Britio, Kanado, Aŭstralio, Hindio kaj aliaj landoj fariĝis militkaptitoj. Ili estis metitaj en kvar koncentrejojn en Ma Tau Chung, Sham Shui Po, Stanley kaj North Point. Aŭtune de 1942 ili estis laŭgrupe eskortitaj al Japanio por devigite labori. La 25-an de septembro de 1942 japanaj trupoj enigis 1 816 britajn militkaptitojn en la koncentrejon de Sham Shui Po en tri mallarĝajn holdojn de la japana armita ŝipo Lisbon Maru. Ili estis garditaj de 778 japanaj armeanoj kaj ekveturis al Japanio post restado en la ŝipo por du tagoj.

 


La ŝipo Lisbon Maru 

 

    La ŝipo Lisbon Maru atingis la marareon ĉe Zhoushan de Zhejiang-provinco en sudorienta Ĉinio la 1-an de oktobro. Pro sia senmarko de eskorto de militkaptitoj ĝi estis trafita de la torpedo pafita de la submarŝipo Perko de la 81-a taĉmento de la submarŝipaj trupoj de la Usona Pacifika Ŝiparo. Posttagmeze de la sama tago la destrojero Kure de la Japana Mararmeo atingis la lokon, kie la ŝipo estis trafita. Parto de la japanaj armeanoj en la ŝipo Lisbon Maru suriris sur la destrojeron. Poste atingis ankaŭ alia japana ŝipo Toyokuni Maru, kiu forportis aliajn japanajn armeanojn. Sekve de tio en la ŝipo Lisbon Maru restis nur 25 gardistoj, 77 ŝipistoj kaj tiuj 1 816 britaj militkaptitoj. Poste la ŝipo estis tirita al marareo kun malprofunda akvo. Por eviti forkuron de la militkaptitoj la japana trupo fermis ĉiujn holdlukojn per lignotabuletoj. La 2-an de oktobro Lisbon Maru ekdronis. Militkaptitoj en ĝi trarompis holdlukojn kaj saltis en la maron por fuĝi. La japapaj armeanoj ne nur ne savis ilin, sed ankaŭ pafis tiujn, kiuj saltis en la maron.

 

    La loko, kie Lisbon Maru dronis, estas ĉe la marareo proksime de la insuloj Qingbang kaj Miaozihu de la vilaĝo Dongji en la gubernio Dinghai de la provinco Zhejiang. La loĝantoj sur la insuloj sin vivtenis per fiŝkaptado. Ili kredas je Mazu-diino kaj estas tre helpemaj. Post drono de la ŝipo Lisbon Maru fiŝistoj sur la du insuloj trovis, ke sur la maro estas multe da suferantoj. Ili tuj stiris siajn ŝipojn al la loko por savi la suferantojn. La 30 ŝipoj el la insulo Qingbang savis 278 militkaptitojn, kaj la 16 ŝipoj el la insulo Miaozihu -- 106. Krom ĉi tiuj 384 savitoj, aliaj pli ol mil militkaptitoj perdis sian vivon en la maro. Plejparto de la savitaj militkaptitoj estis refoje kaptitaj de la japanaj armeanoj kaj estis eskortitaj per la ŝipo Shinsei Maru al Ŝanhajo kaj poste al Japanio por deviga laboro en Kobe kaj Osaka. Nur kelkaj el ili sin forsavis sub la helpo de ĉinaj fiŝistoj.

 

    La evento pri la savado de britaj militkaptitoj far ĉinaj fiŝistoj en Zhoushan estis adaptita al la filmo "Savado en Dongji".

 


La afiŝo de la filmo "Savado en Dongji" 

 

    Daŭras la serĉado

 

    Tiam Liu Shunkang, edzo de Hu Yue'e, havis nur 5 jarojn. Li kaj liaj familianoj loĝis sur la insulo Qingbang. Laŭ lia memoro, en iu tago de la jaro 1942, post matenmanĝo kiam lia patro Liu Rongguo kaj lia pliaĝa frato Liu Akang venis ĉe marbordo por iri kapti fiŝojn sur la maro same kiel en ordinaraj tagoj, ili vidis, ke iu ŝipo estis trafita. Ili tuj remadis al ĝi kaj savis pli ol 20 homojn. "Tiuj homoj havas blankan haŭton kaj bluajn okulglobojn. Dum manĝado ili ne scipovis uzi manĝbastonetojn. Ni ne povis kompreni, kion ili parolas, kaj ne sciis, de kiu lando ili venis. Poste ni sciis, ke ili estas britoj."

 


Tiama Dongji-vilaĝo ĉe Zhoushan-insularo de Zhejiang-provinco  

 

    "Duono el tiuj pli ol 20 savitoj estis aranĝitaj en la hejmo de mia bo-onklo kaj la aliaj restis en mia hejmo. Tiam la vivo de nia familio kun 11 membroj estis tre malriĉa. Malgraŭ tio miaj gepatroj prenis ĉiujn rizon, batatojn kaj salajn fiŝojn rezervitajn en la hejmo por satigi ilin. Post 2 tagoj japanoj venis sur la insulon por kapti ilin. Antaŭ sia foriro unu el ili larme prenis la oran fingroringon de sia fingro kaj donis ĝin al mia patrino. Ŝi ne komprenis liajn vortojn kaj supozis laŭ liaj gestoj, ke li eble volas restigi objekton kiel atesto," rakontis Liu Shunkang.

 

    La fingroringo estis konservita de Yang Jiaodi ĝis ŝia forpaso en la jaro 1996. Hu Yue'e diris: "Antaŭ sia forpaso, mia bopatrino admonis nin, ke ni certe redonu la fingroringon al ĝia posedanto."

 

    En julio de 2013 Liu Zhujun, nepino de Yang Jiaodi, kaj He Jianü, bo-nepino de Yang, veturis al Hongkongo. Post multe da klopodoj ili kontaktiĝis kun la brita verkisto Tony Peng, kiu longtempe faris studon pri la evento de Lisbon Maru, por peti lian helpon. Krom tio Liu Zhuding, nepo de Yang Jiaodi, petis la Informan Oficejon de la Zhoushan-a Popola Registaro helpe serĉi la posedanton de la fingroringo.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments