El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina kompanio Air China malfermis novan fluglinion: de Pekino al Vaŝintono

| 2014-06-12
Bookmark and Share


En la ceremonio por la unuafoja rekta flugo de Pekino al Vaŝintono  

 

    Antaŭtagmeze de la 10-a de junio en la ĉefurba flughaveno de Pekino okazis ceremonio por la unuafoja flugo de Pekino ĝis Vaŝintono kiel malfermo de la rekta fluglinio inter la du urboj. La linio estas aranĝita de la ĉina internacia aviada kompanio Air China Limited, ĝia ekfunkcio signifas ke jam 5 fluglinioj de la kompanio sin etendas al Usono. Krom 20 membroj de la unuafluga grupo, al la ceremonio ĉeestis ankaŭ komerca konsilisto de la ambasadorejo de Usono en Ĉinio, vicprezidanto de la Ĉina Aviada Grupo kaj aliaj invititoj.

 

    La aviadilo kun la unuafluga tasko havas la numeron CA817/8 kaj apartenas al Boeing 777-300ER, ĉiusemajne ĝi flugas 4 fojojn en lundo, mardo, ĵaŭdo kaj sabato. Ĝi flugas de Pekino je 12:45, kaj atingas Vaŝintonon je 14:35 (laŭ la loka tempo); por reveni, la aviadilo ekflugas de Vaŝintono je 16:35 kaj atingas Pekinon je 18:15 en la sekvanta tago.

 

    Laŭ konigo, la nombro de ĉinaj turistoj al Usono rapidege grandiĝas. Pro la pli kaj pli forta bezono de vizitantoj al Usono, kaj por bonigi la fluglinian reton kiu kovras la tutan mondon kun Pekino kiel la centro, la ĉina kompanio faris investadon al la linioj sur la usona regiono. Nun la 5 rektaj fluglinioj inkludas de Pekino -- Novjorko, Pekino -- Los-Anĝeleso, Pekino --Houston, Pekino -- Havajo kaj Pekino -- Vaŝintono.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments