El Popola Ĉinio>头条新闻>

La disdona ceremonio de la 16-a Monda Sporta Premio Laurens okazos en Ŝanhajo en la jaro 2015

| 2014-06-12
Bookmark and Share


Yao Ming (la 1-a de maldekstre) kaj aliaj gastoj en la gazetara konferenco de disdono de la premio Laurens  

 

    La 9-an de junio en la Ĉina Arta Palaco en Ŝanhajo la organizo de la Monda Sporta Premio Laurens okazigis gazetaran konferencon, en kiu Edwin Moses, prezidanto de la Laurens-a Sporta Instituto, deklaris, ke la disdona ceremonio de la 16-a Monda Sporta Premio Laurens okazos en Ŝanhajo en la jaro 2015.

 

    La Monda Sporta Premio Laurens estas la unika sinteza sporta premio en la mondo. La organizo de la Monda Sporta Premio Laurens fondita en la jaro 2000 ĉiam prenas kiel sian celon la vorton "sporto havas forton por ŝanĝi la mondo", kiun diris Nelson Rolihlahla Mandela, la unua aŭspicianto de la organizo kaj forpasinta prezidento de Sud-Afriko. Ĝi transdonadis siajn profitojn al la Sporta Fondaĵo Laurens por la Publika Intereso, kiu subtenis pli ol 150 sportajn projektojn en loĝkvartaloj de 34 landoj inkluzive de Ĉinio. Post sia fondiĝo la organizo kolektis pli ol 60 milionojn da eŭroj por subteni popularigon kaj disvastigon de diversaj sportaj projektoj. Ĉinaj sportistoj Yao Ming kaj Liu Xiang iam ricevis la premion de la plej bona novulo, la ĉina sporta delegacio de la Pekinaj Olimpikoj en 2008 ricevis la premion de la plej bona teamo.

 

    Kiel urbo plej vigla en ekonomio de Ĉinio, Ŝanhajo iam gastigis serion da gravaj sport-konkursoj inkluzive de la Monda Ĉampioneca Konkurso de F1-a Formulo 1, la internacia konkurso inter tenis-majstroj, la monda ĉampioneca konkurso de tabloteniso, la internacia ĉampioneca konkurso de naĝado. En la urbo estas dekoj da kulturaj instalaĵoj unuaklasaj en la lando kaj tie okazas ĉiu-jare la internacia festivalo, la internacia filma festivalo, la internacia televida festivalo kaj aliaj gravaj eventoj. Nun la urbo fariĝis loko unue elektita de ĉinaj kaj alilandaj turistoj por vojaĝi.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments