El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tangka-o eksponata en la templo Curpu

| 2014-06-12
Bookmark and Share


Granda Tangka-o 

 


Fremdlanda kredanto  

 

    La 10an de junio bonzoj el la templo Curpu de la sekto Garma Gagyu en Tibeto kaj multaj kredantoj metis grandan tangka-on de la majstro Padmasambhava sur la budho-podion en la akompano de solena muziko de trumpetoj.

 

    La solenaĵo altiris al si ne nur lokajn kredantojn, sed ankaŭ alilokajn kaj eĉ eksterlandajn. La templo Curpu estas la lulino de la sekto Garma Gagyu de la tibeta budhismo. Kun pli ol 300 bonzoj nun ĝi havas historion de 800 jaroj, kaj la sekto estas heredita al la 17a viva budho Karmapa. Tie estis iniciatita la mondkonata sistemo de reenkarniĝo de la tibeta budhismo, kaj poste ĝi disvastiĝis al aliaj sektoj en Tibeto.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments