El Popola Ĉinio>头条新闻>

La plej granda surplanka pentraĵo aperis en Ĉinio

| 2014-06-13
Bookmark and Share


La plej granda kaj longa surplanka pentraĵo 3-dimensia  

 

    La 11-an de junio aperis la plej granda surplanka pentraĵo en Nankino, la ĉefurbo de la provinco Jiangsu en sudorienta Ĉinio. La pentraĵo estas 3-dimensia, kaj kovras 2 737.5 kvadratajn metrojn. Oni jam preparis por anonci ĝin al Guinness-rekordo pri la plej granda kaj plej longa 3-dimensia surplanka pentraĵo.

 

    La pentraĵo speciale pentrita por la Nankinaj Junularaj Olimpikoj portas la nomon "Olimpikoj de Juneco". La verkantoj estas Yang Yongchun, la unua profesia 3-dimensia pentristo, kaj Xu Yanting, lernantino de la pentristo. La pentraĵo larĝas je 7.5 metroj kaj longas je 365 metroj, la enhavo kovras multajn elementojn de la menciitaj olimpikoj, ekzemple la talismano Lèlè, neĝa monto, Jangzio, ĉefkonstruaĵoj de Nankino en birdrigardo, kurejoj, suspensia monto, ŝnuroj kaj aliaj...

 

    En la nuna Guinness-rekordo, la plej longa 3-dimensia pentraĵo havas la longecon de 200.092 metroj kaj la plej granda areas je 2 293.79 kvadrataj metroj.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments