El Popola Ĉinio>头条新闻>

Larĝbuŝaj Bronzaj Bobioj estis artefarite produktitaj en Jangzio

| 2014-06-13
Bookmark and Share


Larĝbuŝa Bronza Bobio en la bredejo de Yibin de Sichuan-provinco 

 


Larĝbuŝaj Bronzaj Bobioj artefarite produktitaj en Jangzio 

 

    La 10-an de junio en Yibin de Sichuan-provinco de Ĉinio la Ĉina Instituto de Ĉinaj Acipenseroj okazigis gazetaran konferencon por anonci, ke la fiŝo Larĝbuŝa Bronza Bobio (Coreius Guichenoti) havebla nur en Jangzio estis sukcese bredita kaj produktita artefarite. De la mezo de majo esploristoj de la instituto dufoje donis al breditaj Larĝbuŝaj Bronzaj Bobioj akuŝakcelajn drogojn kaj per tio ili ricevis 5.5 mil fekundigitajn ovojn, el kiuj 4 mil fiŝidiĝis. Nun ili jam povas sin nutri.

 

    Larĝbuŝa Bronza Bobio estas migradema fiŝo havebla nur en la supra fluo de Jangzio kaj ĝi estas ĉefa ekonomia fiŝo. Iliaj idoj povas drivi ĝis la meza fluo de Jangzio. Sekve de la ŝanĝiĝo de ilia vivmedio kaj pro la troa kaptado de ili, la nombro de tiuj fiŝoj evidente reduktiĝas kaj nun ili estas protektataj kiel raraj fiŝoj en la supra fluo de Jangzio. Pro la malalta procento de supervivo kaj malfacia maturiĝo de la seksa glando en la medio artefarite bredata la tekniko de la artefarita reproduktado de la Larĝbuŝaj Bronzaj Bobioj ĉiam estas ŝlosila malfacilo en tekniko por protekti ilin.

 

    Dum la longa tempo bredado en retaj kaĝoj de ŝipoj en la natura medio de riveroj estas rekonata kiel la plej bona modelo por bredi Larĝbuŝajn Bronzajn Bobiojn. Nun la Ĉina Instituto de Ĉinaj Acipenseroj kreive realigis la modelon artefarite bredi la sovaĝajn Larĝbuŝajn Bronzajn Bobiojn kaj trarompis la malfacilan problemon maturigi iliajn seksajn glandojn en la artefarita medio.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments