El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio petas Uneskon enlistigi nankinajn dokumentojn

| 2014-06-13
Bookmark and Share


Memoriga Muzeo de Viktimoj en la Nankina Masakro Farita de Japana Armeo Agresanta Ĉinion  

 

    La 10an de junio la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio konfirmis, ke Ĉinio sendis al Unesko trezorajn arkivojn pri Nankina Masakro kaj sekssklavinoj perforte varbitaj de la japana armeo por peti ĝin enlistigi ilin en la Registron de la Monda Memoro. En la sekva tago Japanio postulis al Ĉinio retiri la peticion. Samtage Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, diris, ke Ĉinio ne akceptas la malracian postulon de Japanio nek retiros la rilatan peticion.

 

    La 11a de junio Unesko konfirmis, ke ĝi ricevis ĉi-rilatajn dokumentojn el Ĉinio, kaj ke detalaj enhavoj estos publikigitaj en retpaĝaro de la plano pri la Monda Memoro en la mezo de julio.

 

    Unesko ne partoprenas en juĝado koncerna al la Memoro de la Monda Registro. Sed kiel peranto ĝi kunordigas laborojn de la petantoj kaj tiujn de la ĵurio. Sendependaj fakuloj decidos la aŭtentikecon, gravecon kaj unikecon de la prezentitaj dokumentoj laŭ serio da kriterioj.

 

    Voĉdono ne necesas. Ricevinte peticion, Unesko sendas ĝin al la komitato de registriĝo kaj al la komitato de tekniko por taksado. Poste la rezulto estas prezentita al la internacia 14-membra konsilio. La lasta faras la finan decidon, kaj ĝia prezidanto prezentas la rezulton al la ĝenerala direktoro de Unesko.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments