Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Moroj kaj Arto

Li Qi: rebonigi antikvajn porcelanaĵojn

| 2014-06-13
Bookmark and Share

Teksto de YANG YANG kaj fotoj de CHENG PING

 

    En la jarfino de 1996, post kunveno de la ĉefvendejo de antikvaĵoj en la provinco Hubei, 23-jara junulo Li Qi iris en la kabineton de sia superulo por anonci sian volon lerni pri rebonigo de antikvaj porcelanaĵoj, kvankam li studis nur pri manĝaĵoj en sia universitato.


Li Qi en sia laboro 

 


Atenta rebonigado 

 


Diligenta polurado 

 

    En 2014, la iama junulo jam fariĝis mezaĝulo, kaj miloj da porcelanaĵoj reviviĝis en liaj manoj en la vendejo. Krome, li sendepende rebonigis pli ol 30 ŝtatklasajn antikvaĵojn, inkluzive de la antikva botelo de la dinastio Yuan (1206-1368) -- la unuaklasa konservaĵo de la provinca muzeo. Nun Li Qi jam estas direktoro de la ripara fako de la menciita vendejo kaj membro de la Komitato por Rebonigo de Antikvaĵoj sub la Ĉina Societo de Heredaĵoj.

 

    Li Qi miris pro sia "sorto": "Mi diplomiĝis el fakultato pri manĝaĵoj de universitato; post kiam mi komencis labori en la vendejo, mi estis taskita ĉiutage ricevi kaj disdoni ĵurnalojn kaj poŝtaĵojn kaj fari protokolojn de kunsidoj, sed mi ege volis fariĝi fakulo pri antikvaĵoj." Printempe de la jaro 1997, oni por la unua fojo okazigis kurson pri rebonigo de porcelanaĵoj en la urbo Yangzhou, la provinco Jiangsu. Li Qi volonte veturis tien kaj komencis sian lernadon kun aliaj 25 homoj. Ili lernis pri purigo, gluigo, kompletigo, poluro, kolorigo, aspekto-malnovigo kaj aliaj bazaj teknikoj. 17 jaroj pasis, kaj plejparto de liaj kunlernantoj forlasis la rebonigan metion. Nun persistantoj, kiel Li Qi, jam fariĝis grandaj specialistoj vaste konataj en la fakula rondo kaj ilia nombro ne superas 20 en la tuta lando.

 

    Tuttaga koncentrita laboro estas normala afero por Li Qi. Iam li eĉ estis forgesita de sia kolego kaj enŝlosita en la laborejo. "Por fari rebonigon, oni devas elteni solecon. Cetere oni postulas de reboniga laboro absolutan normon, kaj rebonigisto devas zorge esplori nedifektitajn partojn ĉirkaŭ la difektita parto kiel referencon. Do tio estas vere la plej malfacila laboro en la mondo." Nur en la jaro 2007 Li Qi sentis la maturecon de sia lerteco, kaj tiam la porcelanaĵoj rebonigitaj de li jam povis trompi la okulojn de spertuloj.

 

    Ĝuste kiel Li Qi diris, la rebonigo postulas plenan korpoforton, kunagaon de la okuloj kaj la manoj, profundan kvietecon de la spirito kaj ankaŭ guston kaj perceptivon. "Ju pli mi profundiĝas en ĉi tiu rondo, des pli mi komprenas la esencon de la ĉina kulturo. Multaj idiotismoj kuŝas en nia laboro, ekzemple 'Longtempa preparado helpas ellaboron', 'Tro multe egalas al tro malmulte' kaj aliaj..." Laŭ lia opinio, la plej alta stato de porcelanaĵa rebonigo estas la "rekreo" per difektitaj malnovaj porcelanaĵoj, ekzemple oni povas fari nerekupereblajn porcelanajn pecetojn en ornamaĵojn de porcelana bovlo. Li diris: "La ekzistantaj antikvaĵoj estas limigitaj resursoj. Ni povas nur, tra la laboro de rebonigistoj, heredigi la kulturon en novaj formoj kaj aldoni al ili novecon de la nuna epoko por ĉeni la historion kaj modernon. Pere de tio, reboniganto realigas sian salton de metiisto al artisto." Li notis tiajn sentojn en sia eldonita libro Ĝui la belecon de porcelanaĵoj en la manoj.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments