El Popola Ĉinio>Esperantujo>Kalejdoskopo>

Impreso pri la 66a IFK en Italio

| 2014-06-16
Bookmark and Share

de HAN Zuwu

 

    Invitite de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF), Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio sendis kvin membrojn, Han Zuwu, Wang Minhao, Xiao Ke, Zhang Lianjin kaj Song Ping, al Italio por la 66a Internacia Fervojista Kongreso (IFK), kiu okazis de la 17-a ĝis la 23-a de majo en San Benedetto del Tronto ĉe Adriatiko, bela orienta marborda urbo de Italio. Jen estas mia dua fojo viziti la belan landon Italio. Mi unuafoje vizitis Italion por ĉeesto de la 62a IFK en Triesto, 2010. La vigleco de la tiea Esperanto-movado, aktiveco de la italaj esperantistoj kaj beleco de la lando forte impresis min ĝis nun.

 


Kongresejo, hotelo Calabresi 

 

    Vespere la 16-an de majo ni atingis la urbon San Benedetto del Tronto, fluginte rekte de Pekino al Romo pli ol dek horojn, kaj poste veturis ĝis la kongresejo aŭtobuse. Sekvatage ni registriĝis kaj pagis la kotizojn por la kongreso en la hotelo Calabresi, kie ni salutante renkontiĝis kun multaj geamikoj malnovaj kaj novaj, inkluzive de Romano Bolognesi, honora prezidanto de IFEF, sekretario de IFEF Vito Tornillo, kiu multe helpis nin en la vizoakiro, Istvan Gulyas, redaktoro de la organo "Internacia Fervojisto" de IFEF, Laurent Vignaud, kasisto de IFEF, Rodica Todor, prezidantino de IFEF, Sylviane Lafargue, vicprezidantino de IFEF, Jindrich Tomisek, ĉefkomitatano de IFEF kaj aliaj. Ni intime brakumis kaj kisis unu la alian. La tuta halo pleniĝis de frateca kaj amikeca etoso. Laŭ la Kongreslibro en ĉi-jara IFEF-kongreso partoprenis 130 personoj el 19 landoj. Estas menciinde, ke aperis novaj kongresanoj de Kubo kaj Israelo, kiuj estis bonvenaj al alilandaj kongresanoj.

 


Ĉina fervojista Esperanto-delegacio (de dekstre): Han Zuwu, Zhang Lianjin, Wang Minhao, Xiao Ke kaj Song Ping  

 

    Vespere estis renkontiĝo inter nia delegacio kaj estraranoj de IFEF por diskuti pri la provizora programo de la 67-a IFK venontjara en Kunming kaj iom da laboroj pri la venontkongreso en Ĉinio. Rodica kaj aliaj IFEF-estroj elmetis kelke da utilaj opinioj kaj proponoj pri la programo, fakprelegoj kaj ekskursoj. Mi promesis revizii la programon kaj konfirmi la interesitajn prelegojn antaŭ la fermo de tiu ĉi kongreso.

 

    La solena inaŭguro okazis la 18-an de majo en la hotelo Calabresi. S-ro Vito Tornillo prezidis en la inaŭguro. Sur la podio sidis de maldekstre s-ro Fausto Calabresi, prezidanto de la Provinca Komerca Konfederacio, honora prezidanto s-ro Romano Bolognesi, urbestro s-ro Giovanni Gaspari, s-ro Renato Corsetti, komitatano A de UEA, s-ino Barbara Pietrzak, ĝenerala sekretario de UEA, s-rino Rodica Todor, IFEF-prezidanto. Ili donis al la kongreso salutvortojn, poste al la kongreso salutis la reprezentantoj de diversaj landoj sinsekve. Nome de la Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio (ĈFEA) kaj la Kunming-a Profesia Arta Kolegio mi, prezidanto de ĈFEA, esprimante du sencojn "gratulo" kaj "alvoko", salutis al ĉiuj kongresanoj kaj deziris al la kongreso plenan sukceson. Krome mi sincere invitis ĉiujn ĉeestantojn kun siaj familianoj, geamikojn, fervojistojn kaj nefervojistojn al Ĉinio por la venontjara IFK en urbo Kunming de la provinco Yunnan, por rigardi propraokule la antikvan kaj modernan, evoluantan Ĉinion, por sperti la grandrapidajn trajnojn de Ĉinio, por koni kulturojn, kutimojn kaj folklorojn de nacimalplimultoj en Ĉinio. Post la parolado mi donacis al la kongreso belan delikatan metiartaĵon -- ĉinan porcelanan pleton kun la kongresa emblemo faritan en Jingdezhen, la fama ĉina porcelana hejmloko. Tion la tuta ĉeestantaro donis varman aplaŭdon.

 


Han Zuwu kaj Vito Tornillo en la inaŭguro 

 

    En la kongresprogramo estis por ni grava programero "la venontkongreso sin prezentas". Komence de la kunsido s-ro Wang Minhao fari amuzan sinprezenton, poste li per diapozitivojn prezentis Kunming kaj Kunming-a Profesia Arta Kolegio. Lia prezentado interesigis diverslandajn kongresanojn. Li ankaŭ respondis demandojn pri trafiko, flugoj al Ĉinio kaj postkongresa ekskurso.

 

    La fermo okazis posttagmeze la 22-an de majo. IFEF-flago estis transdonita de la prezidanto de LKK s-ro Vito Tornillo al mi kaj s-ro Wang Ruixiang, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de la Ĉina Esperanto-Ligo. Tio signifas, ke la glora kaj peza tasko falas sur la ĉinajn fervojistojn kaj ĉiujn ĉinajn esperantistojn. Ni devas tutenergie kaj unuanime plenumi la sanktan kaj gloran taskon. En la jaro 2006 la 58a IFK sukcese okazis en Ŝanhajo, Ĉinio.

 


Flagtransdono de Italio al Ĉinio 

 

    Dum la kongreso okazis nepublika komitatkunsido, IFEF-plenkunsido, terminara komisiono, fervojaj fakprelegoj, fervojaj novaĵoj, diversaj vesperoj interkona kaj muzikaj: Grazia Barboni prezentis kanzonojn de Fabrizio De Andre, napolaj melodioj, romantika muziko de Manŭel, itala muziko de la 60-70-aj jaroj, grup-dancoj de la danclernejo Jeune etoile, popola muziko per akordiono kaj gurdo kun dancoj kaj koruskantoj de la Folklora Grupo Circolo Anziani Nereto 2001 ktp.

 

    Estas ĝojinde, ke juna instruisto s-ro Song Ping honorigis la ĉinan delegacion per siaj italaj popolkantoj en la itala lingvo. Lia prezento mirigis ĉiujn aŭskultantojn. Kaj liaj kantoj riĉigis la solenan fermon de la kongreso.

 


Song Ping kantas en la vespero 

 

    Rapide flugis la tempo. Unusemajna 66-a IFK finiĝis en la 23-a de majo. Mi sentas min malemi disiĝi kun tiom da fratecaj esperantistoj en San Benedetto del Tronto kaj en Italio. Vespere samtage ni flugis de Romo al Pekino kun amikeco kaj bondeziroj de diverslandaj geamikoj, utilaj spertoj el la italaj esperantistoj kaj atingoj el la sukcesa vizito.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments