El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La ĉina delegacio en la 66-a IFEF-kongreso

| 2014-06-16
Bookmark and Share

Teksto kaj fotoj de Wang Minhao

 


En la inaŭguro de la 66-a IFEF-kongreso  

 


La ĉina delegacio antaŭ la kongresejo (de maldekstre Song Ping, Xiao Ke, Wang Minhao, Zhang Lianjin kaj Han Zuwu) 

 
 


Wang Minhao prezentas preparan laboron por la venonta kongreso en la ĉifoja kongreso

 


Membroj de la ĉina delegacio faras interŝanĝojn kun alilandaj kongresanoj  

 


Wang Minhao (maldekstre) kaj Han Zuwu (dekstre) kune kun nova prezidanto de IFEF 

 


Membroj de la ĉina delegacio kune kun s-ino Rodica Todor (meze) kaj s-ro Istvan Gulgas (maldekstre)  

 

    Invitite de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF), la ĉina delegacio konsistanta el 5 esperantistoj partoprenis en la 66-a IFEF-kongreso, kiu okazis de la 17-a ĝis la 23-a de majo en la urbo San Benedetto Del Tronto, Italio. En la kongreso kun la temo "La reloj ligas la landojn, Esperanto -- la popolojn" partoprenis pli ol 130 geesperantistoj el 22 landoj.

 

    La kongresa urbo San Benedetto Del Tronto situas ĉe la maro Adriatiko. Tiu ĉi moderna urbo ekonomie evoluinta funkcias kiel turisma marborda feriejo kaj fiŝkapta haveno.

 

    Ni partoprenis en la kongreso kun la celo interŝanĝi kaj lerni de alilandaj esperantistoj, ĉar la 67-a IFEF-kongreso okazos venontmaje en Kunming, la ĉefurbo de la provinco Yunnan en sudokcidenta Ĉinio.

 

    Meznokte de la 16-a de majo ni finfine atingis la kongresan urbon post 11-hora flugado kaj 250-kilometra aŭtoveturado. Kaj frumatene de la sekvanta tago ni jam anoncis nin en la akceptejo de la kongreso. Vespere de la 17-a, malgraŭ laceco ni kunsidis kun la estraranoj de IFEF kaj diskutis pri niaj vizita plano kaj prepara laboro por la venotjara kongreso.

 

    Matene de la 18-a de majo solene inaŭguris la 66-a IFEF-kongreso en la kongresejo -- Hotelo Calabresi. Prezidis la inaŭguron s-ro Vito Tornillo, la prezidanto de LKK kaj sekretario de IFEF. S-ro Giovanni Gaspari, la urboestro de San Benedetto, salutis la kongreson en la inaŭguro. La kongreson salutis ankaŭ s-ro Fausto Calabresi, la prezidanto de la Provinca Komerca Konfederacio, s-ro Corsetti Renato, la eksa prezidanto de UEA, s-ro Romano Bolognesi, la honora prezidanto de IFEF. Ankaŭ la nuna prezidantino de IFEF, s-ino Rodica Todor faris paroladon. Post tio sinsekvis la salutoj fare de reprezentantoj el diversaj landoj.

 

    Dum la kongreso ni ĉeestis la kunsidojn de la Faka Komisiono, IFEF-plenkunsido, Terminara Komisiono kaj tiel plu.

 

    Laŭ la programo de la kongreso, posttagmeze de la 20-a de majo mi en la nomo de LKK faris prezentadon pri la prepara laboro por la venontjara kongreso. Intertempe, mi retrorigardis la 58-an IFEF-kongreson okazintan en Ŝanhajo en la jaro 2006 kaj la 45-an ILEI-konferencon en Kunming en la jaro 2012, kaj indikis nian deziron rilatan al la 67-a IFEF-kongreso:

 

    Unue okazigi pintforumon dum la kongreso. Kaj por la forumo ni volus inviti 12 en- kaj eksterlandajn specialistojn por fari koncernajn prelegojn kaj interŝanĝi siajn spertojn en la trafika kampo kaj aliaj rilataj fakoj;

 

    Due interŝanĝi kaj kunlabori kun alilandaj fakuloj en ceteraj kampoj per Esperanto;

 

    Trie fortigi interkomprenon kaj amikecon inter ĉinaj kaj alilandaj samideanoj kaj personoj el diversaj rondoj dum la kongreso, samtempe ni montros al la ĉina publiko la praktikan rolon de Esperanto.

 

    Poste mi konigis per video kun Espreranta klarigo al la ĉeestantoj la provincon Yunnan, la kolegio, kie okazos la venonta kongreso, loĝejoj por kongresanoj kaj tiel plu. Post tio ne malmultaj esperantistoj sin anoncis ĉekampe al "la venonta kongreso".

 

    Post tagmeze de la 22a okzis la ferma ceremonio, en kiu s-ro Wang Ruixiang, la vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de la Ĉina E-Ligo, faris paroladon. Li esprimis la fortan subtenon flanke de la ligo al la 67-a IFEF-kongreso en Kunming.

 

    S-ino Rodica Todor, la prezidanto de IFEF, resumis la kongreson kaj kore dankis la ĉinan delegacion, kiu faris kontribuon al la kongreso. Ŝi ankaŭ antaŭdeziris plenan sukceson al la 67-a IFEF-kongreso en Kunming de Ĉinio.

 

    En la fermo s-ro Vito Tornillo transdonis la kongresan Flagon de IFEF al la ĉina delegacio en varmaj aplaŭdoj de la ĉeestantaro. S-ro Song Ping, reprezentanto de la Kunming-a Arta Profesia Kolegio, kantis la italan kanton Ne Forgesu Min por esprimi elkoran dankon al ĉiuj kongresanoj kaj varme bonvenigi ĉiujn al la venontjara kongreso en Ĉinio.

 

    La 66-a IFEF-kongreso sukcese finiĝis, samtempe nia laboro komenciĝis.

 

Redaktoro : Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments