El Popola Ĉinio>头条新闻>

Yutu eksponata en Vieno

| 2014-06-16
Bookmark and Share


Soleno por donaco de la luna veturilo Yutu 

 


Respondeculo de la Ĉina Centro de Luna Esploro kaj Spaciala Programo konigas la modelon.  

 

    La 13an de junio en la Viena Internacia Centro de UN okazis soleno. La Ĉina Ŝtata Spaciala Administracio donacis modelon de la luna veturilo Yutu aŭ Jada Kuniklo en originala grandeco al la Oficejo de UN pri Aferoj de la Ekstera Spaco. Ĝi fariĝis la unua modelo de luna veturilo, eksponata en la centro.

 

    Tian Yulong, ĝenerala sekretario de la administracio, diris dum sia intervjuo kun raportisto, ke donaco de Yutu al la centro reflektas la malfermitecon de la spaciala kampo de Ĉinio kaj ĝian pozitivan signalon por kunlaboro kun aliaj landoj. Ĉinio volas kune kun aliaj landoj dividi fruktojn de spaciala disvolvado kaj feliĉigi la tutan mondon.

 

    S-ino Mazlan Othman, direktoro de la Oficejo de UN pri Aferoj de la Ekstera Spaco, diris en sia parolo, ke la sukcesa mola surluniĝo de la sondilo Chang'e-3 kaj la luna veturilo Yutu markas, ke Ĉinio fariĝis la tria lando kiu realigis molan surluniĝon de post la unua mola surluniĝo de lunsondilo de la homaro en la jaro 1976.

 

    Ŝi diris, ke Ĉinio kaj aliaj landoj profunde esploras la kosmon kaj pace utiligas kaj ekspluatas la kosmon por profitigi la tutan terglobon precipe la evoluantajn landojn.

 

    Chang'e-3 estis lanĉita en la 2a de decembro 2013, kaj mole surluniĝis en la 14a de decembro. En la sekva tago la luna veturilo Yutu apartiĝis dise de la lunsondilo Chang'e-3 kaj fotis unu la alian.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments