El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

Ĉju Jŭan, granda patriota poeto (II)

| 2014-06-16
Bookmark and Share

    La vivo de Ĉju Jŭan estis tragedia. En la tuta vivo la poeto senĉese strebis al la idealo, tamen senĉese malsukcesis. Pere de la priskribo de la proceso de strebado, eliluziiĝo kaj persista strebado de la aŭtoro, "Lamento" esprimis lian noblan idealon, bolantan pasion, modlis virtan kaj superan, imponan figuron de la heroo. Samtempe, pere de rakontado pri siaj spertaĵoj, la poeto malkaŝis la malluman realon de Ĉu-regno, kio des pli forte prezentis liajn malĝojon pro la nacio kaj popolo kaj neŝanceleblan lojalecon al ili.

 


La poeto Ĉju Jŭan 

 

    "Lamento" povas esti dividita en du partojn. La unua duono temas ĉefe pri la pasintaĵo kaj maljusta trakto al la poeto. La versaĵo ripetfoje esprimis lian politikan idealon "promocii virtulojn kaj talentulojn, eviti ekarton per fadenliniilo". Tial la poeto tre atentis pri memkulturo, kiel li esprimis en versaĵoj, li "havas multajn belajn virtojn, kaj samtempe ankaŭ ĉarman aspekton". Cetere la poeto kulturis sin mem "trinkante matene rosojn sur magnolioj, manĝante vespere florpetalojn de krizantemoj". En plena pasio, la poeto esperis, ke la reĝo Hŭaj'ŭang povos preni antikvajn eminentajn, regantojn Jaŭ kaj Ŝun kiel siajn ekzemplojn kaj ĉerpi lecionojn el la pereo de la kruelaj regantoj Ĝje kaj Ĝoŭ, por konduki la regnon sur la vojon al potenciĝo. Por realigi sian idealon, li diris kun ekscitiĝo al Hŭaj'ŭang: "Forigu la malvirtojn dum la juneco, kaj ŝanĝu la leĝojn praktikatajn". Li maltrankviliĝis, ke la tempo forpasis neniun atendante. Kiam li elreviĝis, li indigne plendis kontraŭ Hŭaj'ŭang, kiu tute ne rimarkis lian lojalecon kaj anstataŭe kredis kalumnion kontraŭ li. Li kritikis la reĝon, ke li estas tro kaprica. Li samtempe riproĉis ankaŭ la konspirulojn, ke ili estas ĵaluzaj kaj kalumniaj. Tamen en la marĉo de mallumo la poeto neniom cedis. Li komparis sin kun aglo, "La aglo neniam miksas sin inter ordinarajn birdojn, kio herediĝas de antikve". Li preferis morti en floroj ol vivi en koto. Li diris, ke li timas nenian minacon, eĉ se oni radumus lin. En la versaĵo klare vidiĝas figuro de majesta kaj nobla poeto.

 

    La dua duono koncentre priskribis la esploradon de la poeto pri la estonta vojo kaj ankaŭ montris la virton de nefleksebleco de la aŭtoro. "La vojo estas longe longa, mi esploros supre kaj malsupre". Retrorigardante la historion, li prezentis por ekzemplo plurajn eminentajn regantojn kaj iliajn brilajn sukcesojn en la historio, pli profunde eksplikis sian politikan idealon kaj penis admoni Hŭaj'-ŭang apliki liajn proponojn. Sed kiam li trovis nenian ŝancon por disvolvi sian talenton, nek samideanon, li imagis al si ĉielan regnon, kie li povus realigi sian politikan idealon. Tamen tio estis revo. Li do akceptis la admonon de ŝamano Ling Fen kaj decidis forlasi la patrujon por daŭrigi sian esploradon. Kiam li leviĝis kaj estis baldaŭ forlasonta la patrujon, li rigardis al la tero de la patrujo kaj sentis profundan doloron. Li tiel priskribis en la versaĵo: "La livreuloj bedaŭras, la ĉevaloj lantiĝas, ili haltas en hezito kun ĉirkaŭrigardo". En la anima kontraŭdiro la poeto decideme restis. La poemo abrupte finiĝis ĉi tie. Tamen la kortuŝa patriotisma spirito de la poeto ankoraŭ agitas homojn.

 

    "Lamento" estas brilega, romantikisma majstraĵo. La poemo karakteriziĝas per libera imago, brava troigo kaj mistere bela fantazio. En la poemo estas multaj mitoj, legendoj, historiaj personoj kaj naturaj fenomenoj, kiuj teksis jen misteran mondon, jen imponan pentraĵon. Ekzemple, en priskribado de sia esplorado, li prenis fenikson kiel sian ĉaron, jadan kiel ĉevalon. Matene li ekveturis de Ĝiŭji-monto kaj vespere atingis Kunlun-monton. Li trinkigis la ĉevalon ĉe la baseno, kie sin banis la suno, kaj ligis la ĉevalon al la arbo de kie leviĝas la suno. Li havis sian, gvardion el la veturigisto de la luna dio, venta dio kaj buntaj feniksoj. Li frapis je la pordo de la Dio sur la ĉielo kaj li petis belan knabinon sur la tero. Li aŭgurigis Ling Fen, kaj ankaŭ petis la sorĉiston Uŝjan venigi diojn...

 

    Grandnombraj metaforoj en la poemo plidensigis la romantikisman koloron. La poeto ofte komparis bonajn objektojn kun aromaj herboj kaj belulinoj. Cetere li skribis en la poemo, ke li ornamis siajn vestojn per diversaj aromaj floroj kaj herboj, aŭ faris por si vestojn el folioj kaj floroj de lotuso. Per tiuj metaforoj li esprimis sian noblan virton. Li metafore komparis suverenojn kaj subulojn kun geamantoj, flatemajn korteganojn kun fiherboj kaj rabobirdoj, ĵaluzon de la maliculoj kun tiu de virinoj al belulino, kaj strebon al idealo kun serĉo de belulino.

 

    La poemoj de Ĉju Jŭan metis la bazon por la ĉina romantikisma literaturo. Pro siaj majstraĵoj Ĉju Jŭan ĝuas eternan honoron.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

图说:

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments