El Popola Ĉinio>Esperantujo>Kalejdoskopo>

Nia trezoro: Umberto Eco

| 2014-06-16
Bookmark and Share

    Umberto Eco ne estas esperantisto: li nek parolas la lingvon, nek havis okazon ĝin apogi iamaniere. Sed li estas interesa persono kiu povus esti la modelo de tio kion esperantistoj dezirus el la goja intelektularo. Forte engaĝita en la junulara katolika movado, dum la universitata studado pri Tomaso el Akvino li forlasas ĝin kaj la religian kredon entute. Lia filozofio rapide turniĝas al la interpretado de la signoj kaj li famiĝas kiel unu el la unuaj italaj fakuloj (fakte preskaŭ la sola) pri moderna semiologio, la scienco de komunikado pere de signoj, scienco antikva kiom filozofio, ekde Platono, Aristotelo kaj la helena stoika skolo. En la dudeka jarcento plej profundaj esploristoj, fakte iniciatintoj de diversaj aspektoj de semiologio estis usonano Charles Peirce (1839-1914), sviso Ferdinand de Saussure (1857-1913) kaj ĝuste Umberto Eco (1932).

 

    Ĉi lasta startas de la filozofia teorio de Peirce kaj ĝin evoluigas al la analizo de la kulturo kaj al la maniero laŭ kiu oni perceptas ĝin. Tial laŭ li la pura teksto-strukturo estas nur parto de la komuniko, dum alia parto estas konfidita al la interpreto fare de la utiliganto, kaj tio trenas lin al aparta interesiĝo pri tradukado. Multajn fakajn librojn li verkis, sed la plej grandajn sukcesojn li tamen trafis per siaj romanoj: La nomo de la rozo (1980) estis tradukita en 47 lingvojn kaj vendita en 30 milionoj da ekzempleroj; La pendolo de Foucault (1988) konfirmis la grandan sukceson de la unua romano, kvankam ne atingante tiel pintajn rekordojn.

 

    Lia esploro pri la signifo trenis lin al la interesiĝo pri la "perfekteco" de lingvo, kun ampleksa studo de la provoj pri kreado de tia lingvo ekde la mezepoko. En 1993 aperas La serĉado de la perfekta lingvo en la eŭropa kulturo1, historia, popularscienca verko kiu ne estis tiom atentata de la kritiko kaj kiu daŭre ne apartenas al lia plej fama produktado: tamen ĝi atingis konsiderindan eldonnombron, trenate de la sukcesoj en la romana ĝenro. La verko estas interesa ĉar ĝi signas netan rekonsideron pri la internacilingva demando. La komenca aliro de Eco al la temo estis skeptika: kiel adepto de la ĝenerala lingvistika skolo, la ideo pri lingvo konstruita ĉetable estis rigardata en Italio sen intereso, kvazaŭ temus pri ludo de originaluloj. Antipode, por doni plian forton al la finaj konkludoj la frontpaĝa frazo estas ĉerpita el verko de Francesco Soave, Konsideroj rilate al la starigo de universala lingvo (1774), kiu tiel tekstas: Mi certe neniam volos konsili al vi sekvi la bizaran penson, kiu enkapiĝis al vi, revi pri universala lingvo. La kavalkado de Eco daŭras tra la tuta historio de la homa specio komencante de Adamo: kiun lingvon al li parolis Dio? en kiu lingvo li donis la nomojn al la bestoj? kialingve li parolis al Eva? Ĉar ja mencioj pri la lingvo aperas en Genezo, ĉe ĉapitroj 2, 10, 11. Pli konkrete kaj dokumentite, Eco esploras la lastajn okcent jarojn spure al la serĉintoj de lingvo perfekta: la provoj de Ramon Llull en la dektria jarcento, de Komensky kaj de multaj aliaj, kiuj serĉas tra la logiko la bazajn principojn, sed… ne trovas; tamen iliaj serĉadoj laŭgrade grimpas monton kiu alproksimiĝas al la celo.

 

    De lingva perfekteco al lingvo tuthomara la paŝo estas mallonga: se oni trovas lingvon perfektan, bazitan sur logiko, do ĝi estas same (kaj facile) alirebla de ĉiuj, kvankam ne estas tuŝita la problemo, ĉu logiko estas egala por ĉiuj homoj, ĉu la koncepto pri realo estas komuna, ĉu konceptoj pri certeco, probablo, decideblo estas subtavolo absolute ĝenerala. En la verko nur dek kvin paĝoj estas dediĉitaj al la internaciaj helpaj lingvoj, kaj ene de ili iom pli ol ses al Esperanto. La zamenhofa kreaĵo estas rigardata kun estimo, ne kiel provo sed kiel realaĵo: estas rakontite pri la judeco, pri la hilelismo, pri la klopodo kaŝi la fakton, ke la unua celo de la komuna lingvo estis por unuigi la judojn, kiuj tiam, pro la diversaj persekutoj ĉiulokaj, estis konsiderantaj la ideon denove kuniĝi en unu teritorion kun unu lingvo. Estas menciita la vasta apogo al Esperanto fare de renomaj sciencistoj; nu, entute eble ĝi estas la plej legita itala verko kiu science-historie donas precizajn kaj ekvilibrajn informojn pri Esperanto.

 

    Sed la "meritoj" de Eco vidataj de la esperantistoj ne konsistas nur el tiu kelko da paĝoj. En tuj posta intervjuo, farita en Parizo okaze de la franca eldono de la libro, li enfokusigas la rolon de internacia artefarita lingvo, kaj li taksas Esperanton kiel la nuran sukcesan, laŭ du vidpunktoj. Unu estas la traduka: Eco estis impresita pri la kvanto de tradukoj kaj konkludis, ke se en Esperanto oni povas esprimi ĉion kion la granduloj esprimis en siaj etnaj lingvoj, do ĝi tute taŭgas por esti tuthomara, kvankam ankoraŭ vidata kiel helpa, kiel pontolingvo. Ĝis ĉi tiu punkto li aprezis la celon de Zamenhof kiu revis pri kolekto de ĉefverkoj el la diversaj lingvoj. Sed dum la esplorado de la tradukoj, Eco alproksimiĝis ankaŭ al la personeco de Zamenhof kaj al lia interhoma religio. Stimulo estis la lekcioj de li donitaj el la Eŭropa Katedro de la "Collège de France", kio kaŭzis intervjuon fare de István Ertl, tiam redaktoro de la UEA-revuo, kaj François Lo Jacomo, pariza lingvisto membro de la Akademio de Esperanto. Tiu intervjuo estis plurfoje komplete aŭ resume eldonita, kaj kiel Esperanto-dokumento de UEA n. 32E, kaj en la UEA-gazeto, kaj, en la originala franca, kiel Umberto Eco, l'espéranto et le plurilinguisme de l'avenire2. Tiu intervjuo startas de la konsideroj pri la tradukado, kiu, antikva kiel la homo, nur en la pasinta jarcento estis traktata detale kiel filozofia problemo pli ol kiel simple lingva aŭ literatura. La transiro al dulingvaj aŭ plurlingvaj familioj puŝas la temon al la graveco de la familia lingvo kompare al tiu de la medio. Sed Eco agnoskas la emocian rilaton al la lingvo, kaj li agnoskas, ke la rilato al Esperanto baziĝas sur la ideologia fono sur kiu ĝi naskiĝis kaj ankoraŭ vivas: la justeco inter la popoloj, el kiu la esperantistoj estas tre sentemaj pri la lingva aspekto. En tiu intervjuo Eco konfesas, ke li pasis de indiferenteco al intereso: li startis de la koncepto de Whorf, ke ĉiu lingvo kuntrenas iun specifan koncepton kaj interpreton de la mondo, kaj ke tio ne eblas en internacia lingvo, ĝuste ĉar internacia, kie ne konfrontiĝas interpretoj malsamaj unu de la alia. Due, li startis de la koncepto, ke artefarita lingvo ne eblas, ne povas funkcii, sed poste li rimarkis, ke, se oni ne scius ke Esperanto estas artefarita, oni povus ĝin kredi natura.3

 

    Je la demando, ĉu Esperanto kuntrenas sian propran mondpercepton Eco respondas, ke tion rajtas diri nur tiuj kiuj konas kaj praktikas la lingvon, sed li havas la impreson ke Esperanto povas iĝi ia Honkongo de la lingvoj, kie la renkontiĝo estas ebla sen iu trudo de unu al la alia. En la lastaj ses monatoj da esplorado, Eco rimarkas, ke malantaŭ Esperanto estas iu "religio", kio klarigas, kial Esperanto sukcesis male al aliaj projektoj. La personoj ne konas la vivantan elanon kiu estas sub la lingvo, kaj li estis fascinita pli multe de la biografio de Zamenhof ol de la gramatiko.

 

    En registraĵo ĉe la Radikala Radio li diras, ke Esperanto estas ĉefverko. Jen do sciencisto, kiu transiris de indiferenteco al intereso, de nekono al informiĝo, de skeptikeco al estimo.

 

    Carlo Minnaja

 

    Notoj

 

    1. En Esperanta traduko de Daniele Mistretta: La serĉado de la perfekta lingvo, Edistudio, 1994, kun antaŭparolo de Humphrey Tonkin. En tiu traduko estas uzata la termino "semiotiko" kiel samsignifa al "semiologio".

 

    2. Language Problems and Language Planning, 18, 2, 1994, p. 87-112.

 

    3. En la tempo de la intervjuo, 20.1.1993, la koncepto pri artefariteco de lingvo kontraste kun natureco, estis ankoraŭ iom primitiva, kaj la terminoj uzataj de Eco en la intervjuo estas influataj de tiu proksimumeco.

 

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/06/trezoro/)

Redaktoro: Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments