El Popola Ĉinio>头条新闻>

Komenciĝis en Pekino programo por la Tago de Kulturaj Heredaĵoj

| 2014-06-17
Bookmark and Share


Ludo per diaboloj  

 


Xu Libin, heredanto de metiarto pri farado de antikva-formaj porcelanaĵoj  

 

    La 14-an de junio estas la 9-a "Tago de Kulturaj Heredaĵoj" por Ĉinio. Je la 9-a horo tiutage, dekoj da heredantoj de kulturaj heredaĵoj kolektiviĝis en la Kultura Placo de Xidan por prezenti al la publiko siajn lertaĵojn, tio inaŭguris en Pekino la Tagon de Kulturaj Heredaĵoj.

 

    La ĉeftemo de la ĉi-foja programo estas "Kune antaŭen: protektado kaj urbanizado", la videoj surloke prezentitaj kondukis spektantojn retrorigardi la fruktojn akiritajn de Ĉinio en la flankoj de nomlista starigo, zorgo al heredantoj, konstruo de kultur-protekta zono kaj aliaj post la ekokazigo de protektaj laboroj en la lando. Ĉina kaligrafado, tradicia print-arto, tradicia medicino, antikva-forma porcelanaĵo, metio pri incensa farado, krina hometo, ŝminkita opervizaĝo, ŝnura nodo kaj aliaj prezentaĵoj, kiel reprezentantoj de kulturaj heredaĵoj de Pekino, allogis ondojn da miro de spektantoj. La heredantoj prezentante parolas kun spektantoj, oni povas sperte tuŝi la amuzon de la kunfandiĝo inter la tradicia kulturo kaj la nuna vivo.

 

    La programo havas 3 partojn: videe prezenti, kunage montri kaj bilde eksponi. Oni esperas, ke la publiko turnos la atenton al la tradiciaj trezoroj heredataj de folkloro, pli profunde scios pri la protektado kaj heredigo de la kultura heredaĵo kaj finfine kondukos la koncernajn laborojn al novan etaĝon en kiu la protektado kaj urbanizado estos harmonie kaj kune antaŭiĝantaj.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments