El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

Antikva tombo kun freskoj

| 2014-06-17
Bookmark and Share

    Nordokcidente de la antikva urbo Jiuquan kaj oriente de urbo Jiayuguan, ĉe kiu finiĝas la Granda Muro, en nordokcidenta Ĉinio, troviĝas gobio, kie dislokiĝas antikvaj tomboj de la periodo de la 2-a jarcento a. K. ĝis la 5-a p. K. Tiu areo longas de sudo al nordo 20 kilometrojn kaj larĝas 3 kilometrojn.

 

    Kial en la dezerto troviĝas tiel multaj antikvaj tomboj? Ĉar tiun lokon trairis, jam de Han-dinastio antaŭ pli ol 2,000 jaroj, la Silka Vojo kondukanta al Mez-Azio kaj Eŭropo, kaj tie regis prospereco en ekonomio kaj kulturo. En la Orienta Jin-dinastio en la kvara jarcento, okazis sinsekvaj militoj en centra Ĉinio, kaj diversaj gentoj norde de Jangzi-rivero fondis 16 separatismajn regnojn, kiuj estis unuigitaj nur en 439 p. K. en Norda Wei-dinastio. Tiu periodo en la ĉina historio estas nomata Periodo de XVI Regnoj. Pro politika ĥaoso en centra Ĉinio kaj relativa politika stabileco en tiu regiono, multaj intelektuloj fuĝis al tiu loko. Kaj tiu periodo ludis tre gravan rolon en la evoluado de la unueca multnacieca ŝtato de Ĉinio kaj la kunfandiĝo de diversaj kulturoj. Post la unuiĝo de Ĉinio, ĝia politika centro denove translokiĝis al la centra parto de la lando kaj en tiu loko lasiĝis multaj historiaj restaĵoj.

 

    Por koni la historion kaj kulturon de tiu regiono, ĉina koncerna institucio faris en 1977 arkeologian prifosadon kaj malkovris grandan nobelan tombon de Okcidenta Liang-regno (405-420 p.K.). Tiu granda tombo kun freskoj de relative alta arta nivelo estas la unua en sia speco trovita en la koridora regiono okcidente de la Flava Rivero en Gansu-provinco. Dank' al la malkovro de tiu tombo, pliriĉiĝis nia kono pri la kultura kaj arta historio de Ĉinio. Ĝiaj freskoj prezentas ŝtupon interligantan la tradician arton de Han-dinastio (206 a. K.-220 p. K.) kaj Wei-dinastio (220-265 p.K.) kaj la pikturan stilon de la Periodo de Sudaj kaj Nordaj Dinastioj (420-589 p. K.). Ĝi ankaŭ estas valora referenca materialo por studo pri la historio de la freska arto de ŝtonaj kavernoj de Gansu-provinco, kiu estas riĉa je antikvaj budhismaj artaĵoj.

 

    Tiu antikva tombo kaŝiĝis sub tavolo de ŝtonetoj en dezerto, 12 metrojn sub la tersurfaco. De la tersurfaco al la pordo de la tombo kondukas dekliva vojo kun longeco de 33 metroj, sur kiu oni povas vidi la simbolan brikan portalon. La ĉambroj de la tombo estas konstruitaj el specialaj brikoj sen mortero. La antaŭa ĉambro estas kvadrata kaj la posta oblonga. Ilin interligas brika koridoro.

 

    La antaŭa ĉambro similas al ekspozicia ĉambro kun muroj plenaj de koloraj freskoj. Sur la plafono estas pentritaj blankaj multpetalaj lotusfloroj. La freskoj estas aranĝitaj en kvin partoj unu sur alia pri scenoj en la ĉielo, sur la tero kaj en la homa mondo. La supraj du partoj estas bildoj pri mitoj kaj en ĉiuj kvar flankoj estas drakokapo etendiĝanta de supre, kaj ambaŭflanke de ĝi estas ŝvebantaj nuboj. Sub la drakokapo sur la okcidenta muro troviĝas luno kaj diino Xiwangmu kaj en la luno kuŝas blanka bufo. Laŭ ĉina mito, antaŭe vivis fortulo nomata Yi. Li akiris de Xiwangmu drogon de senmorteco. Lia edzino ŝtele englutis kaj fariĝis feino, kaj poste flugis en la lunon. La bufo estas ŝia transformaĵo. Xiwangmu en ĉina mito estis rigardata kiel la plej altranga diino en la okcidento kaj ankaŭ diino de ĉiopovo kaj senmorteco. En la fresko, ŝi sidas sur arbego, sub kiu kuŝas Kunlun-montaro, kiu prezentas la plej altan lokon, kie Xiwangmu loĝas. Dekstre de la arbo staras naŭvosta ruĝa vulpo. Tiu besto estas videbla nur tiam kiam la imperiestro estas humana ne nur al la homoj sed ankaŭ al la bestoj. Maldekstre de la arbo staras tripieda birdo, kiu venas al la homa mondo tiam, kiam la imperiestro estas fileca, bonkora kaj favora al la popolo kaj ne emas mortigi vivestaĵojn. Sur Sanwei-monto estas tri bluaj birdoj, kiuj prenadas manĝaĵojn por Xiwangmu. Sub la drako sur la orienta muro estas pentritaj la suno kaj dio Dongwanggong. En la suno estas tripieda birdo. Se la suno kaj la luno estas brilaj, tiam do paco regas en la mondo, ĉio prosperas kaj la homoj ĝuas longan vivon. Dongwanggong estas la plej alta dio en la oriento, aspektanta kiel majesta monarĥo. Sub la drakokapo sur la suda muro estas pentritaj blanka cervo, flugilhava homo kaj bildo pri la reĝo Tang, kiu lasis birdojn liberaj. Blanka cervo estas rigardata kiel besto longviva kaj videbla por la korteganoj kaj popolanoj, se la reĝo estas fileca kaj favora al la popolo. La flugilhava homo prezentas virinon libere flugantan, kiu figure montras al ni la ĝeneralan deziron de la regantoj flugi en la ĉielon dum la periodo de la dinastioj Wei kaj Jin (220-420 p.K.). Oni diras, ke la reĝo Tang estis tre humana. Foje li vidis, ke oni etendas ĉiuflanke retojn por kapti birdojn. Li timis, ke tiamaniere ĉiuj birdoj en la mondo estos kaptitaj je la fino, tial li ordonis, ke oni forprenu la retojn en tri flankoj kaj li preĝis: Birdoj en la mondo, flugu dekstre aŭ maldekstre laŭ via volo! Se vi ne obeos min, vi falos en mian reton. Informiĝinte pri tio, la nobeloj ĉiuj diris, ke la reĝo Tang estas ekstreme humana, ke eĉ birdoj kaj bestoj ricevis favoron de li. Sub la drakokapo sur la norda muro vidiĝas bildo de mita ĉevalo kun blanka korpo, ruĝaj kolharoj kaj ore flavaj okuloj. Oni diras, ke homo kiu rajdis tiun senmortan ĉevalon povas vivi 3,000 jarojn, kaj la mita ĉevalo povas aperi en lago, se la reĝo estas humana. La mita ĉevalo en la bildo estas tre sukcese pentrita. Ĝi galopas en la aero henante kun levita kapo kaj flirtantaj kolharoj.

 


Reĝo Tang liberigas birdojn. 

 

    La fresko en la plej malsupra parto enhavas fean testudon, kiu simbolas la teron. La freskoj en la tria kaj kvara partoj prezentas la nobelan vivon de la mortinto en la tombo kaj montras, ke li havis vastan bienon kaj multajn servistojn kaj sklavojn. Plej rimarkinda inter la freskoj estas tiu en la tria parto pri la hejma plezura vivo de la mortinto. En la maldekstra parto de la fresko, li en kortegana kostumo, genue sidas sur kuseno, kun polvoforigilo en la maldekstra mano. Super lia kapo vidiĝas baldakeno kun kurba tenilo, premio al meritoplena altrangulo. Post lia dorso staras unu servisto kaj unu servistino. Antaŭ li staras kvadrata tablo kun kurbaj piedoj. Sur la tablo troviĝas pokalo, vinkulero kaj sub ĝi estas vinvarmiga vazo. Ambaŭflanke de la tablo staras po servisto. Maldekstre de la tablo muzikisto frapas tamburon per bastoneto, eble li estas direktanto de la muzikistaro. Dekstre de la tablo du dancistinoj en vestoj en ruĝaj, flavaj kaj verdaj strioj prezentas ventumilan dancon. La pli malgranda el ili kun du kvadrataj ventumiloj en la manoj sin turnas tiel rapide, ke flirtas ŝiaj jupo kaj haroj. La alia dekstre de ŝi flanken paŝanta kun levitaj manoj markas taktojn per manklakado kaj kantas dancante. La muzikistaro konsistas el kvar personoj: unu viro ludas ĝengon (plukinstrumento kun dekoj da kordoj sur oblonga lignotabulo), unu virino ludas kvarkordan bivon, unu muzikistino ludas fluton kaj alia frapas tali-tamburon per siaj manoj.

 

    Malsupre de la muzikistaro estas akrobata sceno: du nudpiedaj virinoj en kolorstriaj vestoj iras sur siaj manoj sur longa tapiŝo.

 

    Maldekstre en la kvara parto sur la okcidenta fresko la bildo prezentas scenon de ekskurso de la familianoj de la mortinto per bovĉaro. Maldekstre vidiĝas ĉaroj por transportado. La ĉaristoj en malsamaj hararanĝoj kaj kostumoj eble apartenas al tri malsamaj naciecoj: ŝjanbej-o kun alta nazo kaj enfalintaj okuloj, du ĉjangoj kun longaj haroj neligitaj kaj hano kun hartubero.

 

    En la tria parto de fresko sur la suda muro prezentiĝas agrikulturado. Meze estas biendomaro ĉirkaŭata de arboj kaj ĉirkaŭe de ĝi estas scenoj de plugado, erpado kaj grena ventumado. En fresko en la kvara parto sur la suda muro troviĝas granda arbo, sur kies branĉoj vidiĝas papago kaj simio, sub la arbo nuda virino kolektas herbojn kaj ĉirkaŭe de la arbo estas fruktarba ĝardeno.

 


Erpado 

 


Papago, simio kaj virino  

 

    Dekstre en la fresko en la tria parto sur la norda muro estas bovĉaro de la mortinto en la tombo. Tia veturilo estis uzata de nobeloj en Jin-dinastio (265-420 p. K.). Apud la ĉaro estas sceno de produktado. En la mezo estas arbo, sur kies branĉo staras birdo rigardanta malsupren. Sub la arbo estas viro kun barbeto kvazaŭ loganta birdon. Dekstre en la fresko en la kvara parto sur la norda muro estas du ĉevaloj manĝantaj el trogo. Maldekstre estas vasta biendomaro kun duonmalfermita kortopordo. En la pordo staras malgranda pordisto. En la korto troviĝas alta reduto kaj ekster la korto estas framoj kaj nesto por kokoj, kaj ankaŭ aro da kokoj kaj interbatalantaj kokoj. Vidiĝas ankaŭ morusarboj kaj virinoj kolektantaj la foliojn. Maldekstre en la fresko prezentiĝas kuirejo kaj sceno pri buĉado de bovo kaj porko. Sur granda bretaro kuŝas aŭ pendas kokoj, fazanoj, hundoj, birdoj, fiŝoj kaj viandaĵoj. Apud ĝi staras du gardantoj.

 

    Ambaŭflanke de la tombopordo en la kvara parto sur la orienta muro troviĝas po garda hundo. Maldekstre estas bovaro kaj paŝtisteto, kaj dekstre estas kuirejo kun bretaro por kuirilo, forno kaj ligna putoaperturo. Antaŭ la forno virino estas metanta brullignon en ĝin.

 

    La streko de la freskoj estas fortaj, lakonaj kaj lerte faritaj, la koloroj en ili estas helbelaj. Ili plene montras al ni la eminentan arton de la pentristoj sennomaj.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments