Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Moroj kaj Arto

Apudlaga Galerio

| 2014-06-17
Bookmark and Share

de ZHANG Shuang

 

    En la lastaj jaroj aperis en Pekino privataj galerioj. Ili estas malmultaj, tamen montras la tendencon. Ili estas ĝenerale dividataj en du katalogojn. La unuaj estas por fiksaj artistoj kaj aĉetantoj, kiuj plejparte estas gastoj kaj vizitantoj de la galerioj, kaj la artistoj, kiuj subskribas kontrakton kun la galerioj, estas maturaj pentristoj kaj skulptistoj kaj kunlaboras kun la galerioj por multaj jaroj. La aliaj estas specialaj por la komunumo de amikoj. Ili estas puraj artistoj. La ekspozicioj ne celas al vendado, sed al interŝanĝado, kaj la verkoj plejparte estas eksperimentaj. La Apudlaga Galerio apartenas al la lastaj. Ĝi konsistas el 15 ĉinaj modernaj artistoj elstaraj, kiuj regule eksponas siajn verkojn. Por ĉiu fojo, krom amikoj en la komunumo, tre malmultaj aliaj homoj povas rigardi la ekspozicion.

 


Pentraĵo-ekspozicio en la Apudlaga Galerio 

 

    Mastro de la Apudlaga Galerio

 

    La Apudlaga Galerio estis fondita en somero de 2013. Ĝi situas apud la lago Luoma en Shunyi-distrikto de Pekino. La loko fora kaj kvieta ĝuste konformas al la celo de la galerio -- ne esti ĝenita de la reala vivo. La galerio en la spaco de 200 kvadrataj metroj eksponas eksperimentajn verkojn de 15 fondintoj.

 


Halo de la Apudlaga Galerio 

 

    Ĝi estas ekspoziciejo por amikoj, kaj ankaŭ studio de la pentristo Feng Qingang, mastro de la konstruaĵo. Feng estas membro de la Ĉina Fotografista Asocio. En la 1990-aj jaroj li faris la plej ĉinstilajn afiŝ-fotojn por la aŭtoj Benz kaj BMW. Laŭdire li estis bone pagita per fotografado, ĉirkaŭ 20 mil juanoj ĉiutage. Pekinaj fotografistoj scias, ke liaj fotoj pri antikvaj objektoj estas en pli bona kvalito ol tiuj en la Brita Muzeo.

 


Mempentraĵo de Feng Qingang 

 

    La Apudlaga Galerio estis la studio de Feng. Ekde la jaro 2012 li kaj liaj artistaj amikoj decidis ŝanĝi ĝin en privatan galerion. Feng volis dividi la studion kune kun siaj amikoj, ĉar li mem estas pentristo kaj tiel liaj pentraĵoj povas esti ekspoziciitaj tie. En la pasintaj du jaroj Feng rifuzis multajn kunlaborojn pri fotografado, kaj dediĉis sin al pentrado. Multjara profesia fotografado akrigis lian observadon. Liaj verkoj, fotoj aŭ pentraĵoj, ĉefe temas pri amo. Kutime li fotas la deziratan objekton, kaj poste pentras ĝin sur pentrotolo. Fotografado multe helpas lin, ĉar ĉu kompono de bildo ĉu figurado, Feng unue plenumas ilin tra lensoj. Tial fotografado estas la unua fazo de lia kreado, kaj olepentrado estas la dua. Ĝenerale liaj pentraĵoj estas pli simplaj kaj emocioplenaj.

 


Pentraĵo-ekspozicio de Feng Qingang 

 

    Fondintoj de la Apudlaga Galerio

 

    La unua iniciatinto de la Apudlaga Galerio estas sinjoro Li Ye, pentristo, arkitekto kaj reklamdezajnisto. Lia hejmo estas en Nov-Jorko kaj lia studio en Caochangdi, Pekino. Dum tri monatoj ĉiujare Li loĝas kun siaj edzino kaj filo en Nov-Jorko, kaj la ceterajn tagojn en Ĉinio. Li estas eminenta arkitekto, kaj nuntempe estas en konstruado la de li dezajnita stadiono de la urbo Yanji de la provinco Jilin en nordorienta Ĉinio. De kelkaj monatoj li navedas inter Pekino kaj Yanji. Li dormas malmulte, tamen li estas energiplena. Malgraŭ tre malfrua enlitiĝo, tamen li ĉiam povas ellitiĝi je la kvina frumatene. Li kaj liaj amikoj renkontiĝas almenaŭ unu vesperon ĉiusemajne. Nun Li estas la ĉefa sponsoro de la galerio.

 


Artisto Li Yefu kaj lia patrino 

 

    Krom Feng kaj Li, aliaj 13 fondintoj de la Apudlaga Galerio estas Ai An, Li Geng, Ma Kelu, Xu Yong, Zhu Wei, Zhang Wu ktp. Ili havas la aĝon inter 40 kaj 60 jaroj kaj loĝas en malsamaj lokoj tutmonde. Ĉiu havas sian propran stilon. Ekzemple, Ai An tempere pentras, kaj liaj pentraĵoj estas plenaj je mistero, tamen liaj akvareloj -- krudaj. Pentraĵoj de Ma Kelu estas abstraktaj, kaj li atentas pri afekcio-esprimo; Li Geng funkcias kiel profesoro de la Kiota Dezajn-arta Universitato. Li opinias, ke frutempaj olepentraĵoj kaj ĉinaj pentraĵoj de Tang-dinastio ambaŭ apartenas al la tempera pentrado. Li povas pentri per diversaj pentr-materialoj.

 


Ekspozicio de akvareloj de Ai An  

 

    Ekspozicioj de la 15 artistoj estas senregulaj, tamen necesas tri jaroj por laŭvice eksponi ĉiujn iliajn verkojn. Preparo por ĉiu ekspozicio, ekzemple afiŝo-presado, fotado de pentraĵoj por albumo, estas farita de Feng mem, kaj dezajnado kaj presado estas plenumita de Li. Ili rigardas tiujn verkojn kiel siajn proprajn. Post finiĝo de individuaj ekspozicioj de la 15 artistoj en tri jaroj, estas eksponado de 15 ekspoziciaj afiŝoj. Ĉiu membro povas verki recenzon pri alies verko, kaj publikigi ilin en la albumo.

 

    Karakterizo de la Apudlaga Galerio

 

    La Apudlaga Galerio ne estas popola societo versence, sed nur komunumo de amikoj. La fondintoj de la galerio loĝas en malsamaj partoj de la mondo, tial la eskpozicioj ne estas regulaj, kaj la vizitantoj ne fiksaj, enhavoj ne multaj. Ĉiu el la artistoj aĝas pli ol 45 jarojn kaj havas sian vivtenon. Krome, profesie ili havas neniun rilaton inter si.

 

    La plej unika estas la ekspozici-maniero. Ĉar la ejo apartenas al Feng, kaj ĝiaj vizitantoj devas esti invititaj de li. La galerio ne zorgas pri vendo de la verkoj. La ekspozicioj celas interŝanĝi pensojn kaj ideojn inter kelkaj artistoj. Ĝia aparta karakterizo prezentas al la ĉina moderna arto la unikan manieron de esprimado, t. e. eksponado de eksperimentaj artaĵoj por privataj interŝanĝoj.

 


Emblemo de la Apudlaga Galerio  

 

    Ĉar ĉiu el la 15 artistoj povas esprimi sian propran opinion pri disvolvado de la galerio, tial ĝia estonteco havas senfinan eblecon.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments