El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis en Seulo la 6-a altnivela dialogo inter amaskomunikiloj de Ĉinio kaj tiuj de Sud-Koreio

| 2014-06-18
Bookmark and Share


Cai Mingzhao en prelego dum la inaŭguro 

 


Kin Jong (en la dua vico) dum prelegado en la inaŭguro  

 

    La 16-an de junio okazis en Seulo la 6-a altnivela dialogo inter amaskomunikiloj de Ĉinio kaj tiuj de Sud-Koreio. Ĝi estas kune organizita de la informa oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj la Ministerio de Kulturo kaj Sporto de Sud-Koreio, kaj subtenita de la Korea Asocio pri 21-jarcenta Interŝanĝo de Koreio kaj Ĉinio. Cai Mingzhao, vicministro de la Propaganda Ministerio de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la informa oficejo, kaj Kim Jong, la unua vicministro de la supre menciita ministerio de Sud-Koreio, ĉeestis al la inaŭguro kaj faris prelegojn respektive.

 

    Pli ol 40 reprezentantoj el pli ol 30 amaskomunikiloj de la du landoj faris profundajn diskutojn kaj akiris riĉajn fruktojn sub la temo "La funkcioj de amaskomunikiloj por akceli la dulandajn rilatojn kaj la pacon kaj evoluon de orienta Azio" kaj aliaj.

 

    Cai Mingzhao diris, ke junie de la pasinta jaro, Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, intervidiĝis en Pekino kun Park Geun-hye, prezidento de la Korea Respubliko, ili akiris komunajn konsenton pri la strategiaj rilatoj inter la du landoj. Unu jaro pasis, la du flankoj aktive realigis la konsenton kaj antaŭenpuŝis la dulandajn kunlaborojn kun amikeco.

 

    Li diris ankaŭ, ke la pliiĝo de interŝanĝado kaj kunagado inter la amaskomunikiloj de ambaŭ flankoj obeas al la espero kaj konformas al la interesoj de la dulandaj popolanoj. Li ekspertas, ke la dulandaj amaskomunikiloj pluapaŝe multigu la raportojn pri la landoj de la alia flanko kaj senĉese altigu la kvaliton kaj nivelon de iliaj kunlaboroj.

 

    Kim Jong diris, ke ekde la jaro 2009 la dialogo estas alternative okazigita ĉiujare en Ĉinio kaj en Sud-Koreio, tio donis grandan kontribuon al pli profundaj interkomprenoj kaj interfidoj de la du landoj en la kampoj de politiko, diplomatio, informo, kulturo kaj tiel plu.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments