El Popola Ĉinio>头条新闻>

Emisiita poŝtmarko pri la Huangpu-a Militakademio

| 2014-06-18
Bookmark and Share


Poŝtmarko memore al la 90-a datreveno de la Huangpu-a Militakademio  

 

    La 16an de junio la kompanio Ĉina Poŝto emisiis poŝtmarkon pri la 90-jara jubileo de la Huangpu-a Militakademio. La poŝtmarko kun la nominala valoro de 1.2 juanoj havas formaton de 50 mm × 30 mm.

 

    La akademio fondita de s-ro Sun Yat-sen estis la unua novtipa lernejo por kulturi oficirojn. Origine ĝi estis nomata Lernejo de Terarmeaj Oficiroj. En la 16a de junio, 1924, ĝi okazigis malferman ceremonion en Kantono, ĉefurbo de la provinco Guangdong en suda Ĉinio.

 

    Antaŭ 20 jaroj la kompanio emisiis poŝtmarkon por memorfesti la 70-an datrevenon de la naskiĝo de la akademio. Ĉi-foje la kompanio Ĉina Poŝto adoptis la manieron de virtualeco kaj realeco en dezajno de la poŝtmarko. La fono estas la malnova pordego de la akademio, kaj simplaj linioj konturas la blankan muron kaj malnovajn arbojn de la akademio. La proksima plano devenas de la olepentraĵo la Huangpu-a Militakademio, 1924, kreita de ĉina pentristo Pan Jiajun, kiu reflektas la paradon de la akademio. La bildo estas majesta kaj montras ŝanĝiĝojn de la pasintaj 90 jaroj.

 

    Ĝia premiera eldono okazis en la origina sidejo de la akademio kaj altiris multe da vizitantoj el Ĉinio kaj tiuj el aliaj landoj.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments