El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kuniĝinta ŝiparo faris manovron antaŭ la ekzercado Pacifika Rando - 2014

| 2014-06-18
Bookmark and Share


La kuniĝinta ŝiparo faras ekzercadon de pafado.  

 


Ŝipoj ĉeestontaj la ekzercadon Pacifika Rando - 2014  

 

    La mararema ŝiparo de Ĉinio en la insulo Guam renkontiĝis kun tiu de Usono, Singapuro kaj kun tiu Brunejo. Ili kune veturis al Havajo por ĉeesti la ekzercadon Pacifika Rando - 2014. La 16-an de junio, la kuniĝinta ŝiparo faris manovron pri trakto de urĝaj eventoj, malpezaj armiloj kaj pafado per kanono kaj havis interkomunikadon.

 

    Dum veturado al Havajo, la ŝiparo el 9 militŝipoj faras multajn ekzercadojn por ekzameni la nivelon de ĉiu ŝipo. Posttagmeze de la 16-a, soldatoj faris pafan ekzercadon. Ili per kanono pafis al la maro en malstabilaj ŝipoj. Tio estas por soldatoj tre malfacila tekniko pafi la celon, kiam la ŝipo balanciĝas.

 

    Laŭ plano, la soldatoj surŝipiĝis al alilandaj ŝipoj por fari viziton. 3 usonaj oficiroj venis al la ĉinaj ŝipoj Yueyang kaj Haikou. Ili vizitis la stiran kupeon, la platformon de helikoptero kaj aliajn ekipaĵojn. Same, ankaŭ 3 ĉinaj oficiroj vizitis la usonajn.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments