El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

"Kroniko de la Historio" (II)

| 2014-06-18
Bookmark and Share

    La festeno en Hongmen estis la ŝlosila turnopunkto por la konkuro inter Ĉu kaj Han. Tiam Ŝjang Ju komandis armeon el 400 miloj da militistoj, dum Liŭ Bang tiun el 100 miloj. En la festeno en Hongmen Ŝjang Ju havis la ŝancon mortigi Liŭ Bang, kaj sekve li povus akiri la regpotencon super la tuta lando. Sed Ŝjang Ju, malkaŝema kaj honesta, ne volis intrige superi la rivalon. En tiu ŝlosila momento li hezitadis kaj perdis la bonŝancon. Liŭ Bang sukcesis fuĝi de la danĝera festeno. La paragrafo estas tre pompa en priskribo de la streĉiteco de la atmosfero de la festeno kaj la hezitemo de Sjang Ju en decido ĉu mortigi Liŭ Bang.

 

    La tria grava afero estis la sieĝo en Gajŝja, kie komplete malvenkis Ŝjang Ju. Pro la atako de la sieĝantaj trupoj de Liŭ Bang, restis al Ŝjang Ju nur 28 militistoj. Gvidate de Ŝjang, la 28 bravuloj morte batalis. La priskribo pri lia braveco en batalo estis tre impresiva. Ŝjang Ju sturmis kriante kaj la malamikoj diskuris en paniko. Li pikmortigis unu malamikan generalon. Alia generalo rajde persekutis lin. Li faris tondran krion al la generalo, kaj tiu terurite retiriĝis kelkajn kilometrojn. Trovinte, ke estis nerompebla la sieĝo, Ŝjang Ju venis al la rivero Uĝjang. La loka estro albordigis sian boaton al Ŝjang Ju kaj diris al li: "Kvankam la regiono trans la rivero estas malgranda, tamen ĝi vastas milon da li-oj (li, ĉina mezurunuo por longo, egala al duonkilometro) kaj havas centojn da miloj da loĝantoj, kaj tio sufiĉas por ke vi reĝu tie. Mi petas vin tuj transiĝi." Sed Ŝjang Ju respondis kun veo: "Jen la destino pereigas min, ĉu estos utile se mi transiros la riveron? Ok mil soldatoj el via regiono sekvis min al milito, sed nun neniu revenis de la milito, kaj mi hontas revidi la popolon oriente de la rivero. Mi hontas ankoraŭ pli, ke la popolo simpatios kun mi kaj neniom plendos kontraŭ mi." Fine li sin mortigis ĉe la rivero.

 

    En la simpla analizo pri la "Kroniko de la Historio" oni facile trovas, kiel eminenta historiisto kaj literaturisto Sima Ĉjan estis. La aŭtoro Sima Ĉjan naskiĝis la 145-an a. K., sed oni jam ne povas determini, en kiu jaro li forpasis. Multaj el la antaŭaj generacioj de lia familio estis kortegano-kronikistoj. Lia patro Sima Tan estis kortegano-kronikisto de la imperiestro Udi de la Okcidenta Han-dinastio. En sia knabeco li vivis ĉe sia patro kaj lernis tre diligente. En la aĝo de 10 jaroj li venis kune kun sia patro al la ĉefurbo Ĉang-an. En la aĝo de 20 jaroj li studis ĉe la tre famaj eruditoj Dong Ĝongŝu kaj Kong Angŭo. Dum sia vivo li multfoje vojaĝis tra la lando. Ĉe sia unuafoja vojaĝo en la aĝo de 20 jaroj li ekskursis al la lokoj, kie laŭ legendo Da Ju jungis riverojn. Li vizitis la riveron Milŭo, en kiu sin dronigis la granda poeto Cju Jŭan. Li vizitis ankaŭ la hejmlokon de Kongzi (antaŭe skribita Konfucio), la templon por Kongzi, rigardis liajn veturilojn, vestojn kaj ritajn objektojn kaj persone perceptis la ritojn difinitajn de Kongzi. Tiuj vojaĝoj kaj esploroj liveris por lia verkado de "Kroniko de la Historio" abundon da materialoj kredindaj sed de malmultaj homoj sciataj. En 110 a. K. lia patro forpasis kaj li heredis la oficon post tri jaroj. De tiam li ĉiam penadis por realigi la deziron de sia patro pri verkado de kroniko pri la historio. Li legis la grandkvantajn historiajn arkivojn tenatajn ĉe la kortego kaj faris necesan preparon por la verkado. Sed ĝuste en tiu tempo lin trafis katastrofo. La 98-an a. K. generalo Li Ling ekspedis al hunoj gvidante siajn trupojn el 5 000 soldatoj. Sed la trupoj estis sieĝataj de kelkdek mil hunaj husaroj. La sagoj kaj provianto estis elĉerpitaj, kaj Li Ling estis kaptita. En la senelirejo li kapitulacis al la hunoj. Imperiestro Udi volis severe kondamni Li Ling, sed Sima Ĉjan pledis por li. Pro tio li ŝokis la imperiestron kaj estis enkarcerigita. Li estis liberigita post kastra puno. Li kontraŭvole toleris la malhonoradon nur pro tio, ke lin instigadis verkado de la kroniko por la historio. Li senĉese verkis en 6 jaroj kaj fine plenumis la senmortan libron "Kroniko de la Historio".

 

    La lastaj jaroj de la vivo de Sima Ĉjan estis jam nekonstateblaj. Oni scias nur, ke li havis solfilinon, kaj ties filo Jang Jun estis la publikiginto de la kroniko. Poste li estis kondamnita al morto. Malprosperaj estis la posteuloj de Sima Ĉjan, tamen lia verko "Kroniko de la Historio" starigis por li eternan monumenton.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments