El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

"Kroniko de la Historio" (I)

| 2014-06-18
Bookmark and Share

    "Kroniko de la Historio" estas ne nur verko el registraĵoj pri la grandaj historiaj eventoj kaj biografioj, sed ankaŭ literaturaĵo. La verko notis la historian evoluon dum la 3 000 jaroj de la prahistoria tempo ĝis la regpotenco de la imperiestro Udi (140-87 a.K. sur la trono) de la Okcidenta Han-dinastio. La majstraĵo estas valorega materialo por studo de la ĉina historio.

 

    La tuta verko "Kroniko de la Historio" konsistas el 130 artikoloj kun 526 500 ideogramoj. La verko ampleksas grandajn eventojn en la diversaj periodoj de la historio, fakajn historiojn pri astronomio, kalendaro, irigacia konstruado, ekonomio, kulturo kaj arto, registron pri politika aktivado de antaŭaj regantoj, faroj de aristokratoj, kaj ankaŭ biografiojn de diversaspecaj personoj el diversaj socitavoloj. La plej majstraj pecoj el la verko estas biografioj. Dank' al tiuj biografioj la "Kroniko de la Historio" havis superban artan infektemon kaj fariĝis senmorta historia verko kaj ankaŭ literatura verko.

 

    La biografioj en la verko priskribas diversajn personojn. Inter ili estas imperiestroj, reĝoj, generaloj, korteganoj, plebanoj, elstaraj ŝtatistoj, eruditoj, sikarioj, kavaliroj, aktoroj, aŭguristoj, meritoplenaj oficistoj, gvidantoj de kamparanaj ribeloj, kaj ankaŭ malsukcesintoj en la historiaj eventoj. Unuvorte, la "Kroniko de la Historio" prenis tiujn reprezentajn personojn por fidele speguli la historion. Tamen la artikoloj en la verko ne estas monotonaj en la stilo kaj sengustaj simplaj protokoloj. Ĉiu el la priskribitaj personoj estas viveca kaj vereca. Ili spegulis la ŝaton kaj malŝaton de la aŭtoro al la historiaj eventoj kaj lian trafan juĝon pri ili.

 

    Imperiestro Liŭ Bang (202-195 a. K. sur la trono), fondinto de Han-dinastio (202 a. K.-220 p. K.), estis kompetenta politikisto ludinta gravan rolon en la historio. Sed en la verko la aŭtoro ne priskribis lin kiel misteran homon. Anstataŭ tio la aŭtoro kredinde priskribis lin kiel vivecan kaj realan personon en la historio. Rakontante pri la nefleksebleco, malcedemo kaj grandanimeco de Liŭ Bang, la aŭtoro ne preterlasis liajn friponaĵojn: kiel li dronis en orgio, kiel li malkonfesis sian ŝuldon al drinkejo, kiel li defraŭdis manĝon, kiel li sidis sur la nuko de kortegano kaj demandis lin pri lia impreso. Priskribante Liŭ Bang, la aŭtoro ofte priskribis lian insultadon. Ekzemple, foje kiam Liŭ Bang estis sieĝata en Ŝinĝjang, lia kortegano Han Ŝin sendis por peti Liŭ Bang nomi lin "Aganta Reĝo" (ranganta nur sub la reĝo). Liŭ Bang insultis en kolerego: "Sieĝate mi tagnokte esperas lian helpon, sed nun li volas fari sin reĝo!" Tiam liaj konsilianoj Ĝang Ljang kaj Ĉen Ping surtretis lian piedon kun sugesto, ke jam ne estis eble malpermesi al Han Ŝin reĝiĝi, kaj male, konsenti al lia peto evitos lian perfidon. Liŭ Bang rekonsciiĝis kaj denove insultis: "Mi jam donis al li feŭdon kaj kompreneble li jam estas vera reĝo, ĉu estas necesa por li la titolo de aganta rego?" La dufojaj insultoj estis malsamaj en humoro, jen en tio sufiĉe figuriĝis la impertinenteco, ruzeco kaj ankaŭ la indulgemo de Liŭ Bang. Ĉu ne estas iom sarkasme, ke la aŭtoro registris ankaŭ tiajn kondutojn de digna imperiestro en historian verkon?

 

    La ideologia signifo de la "Kroniko de la Historio" karakteriziĝas ankaŭ per varmaj laŭdoj al la honestaj kaj saĝaj popolanoj, kiuj venis de malalta socitavolo tamen ludis grandan rolon en la historio, al la patriotoj, kiuj faris multajn meritoplenajn kontribuojn aŭ oferis sian vivon pro la nacio, kaj al la eminentaj regantoj, kiuj humile kaj egalrajte traktis siajn subulojn. En la "Biografio de Markizo Hŭajjing" la aŭtoro dediĉis malgrandan pecon al priskribo pri ordinara laboranta virino kiu vivtenis sin per lavado de vatoj. Han Ŝin, kiu poste estis titolita de Liŭ Bang kiel Markizo Hŭajjing, ludis ŝlosilan rolon en la surtroniĝo de Liŭ Bang. En sia knabeco Han Ŝin estis malriĉa kaj ofte molestita de kanajloj en sia vilaĝo, sed tio neniom ŝancelis lin en lia strebo al heroa kariero. Bonkora kaj honesta silkovatolavistino senĉese donis al Han Ŝin manĝon en dekoj da tagoj. Sed kiam Han Ŝin diris al ŝi, ke li certe abunde rekompencos ŝin estonte, ŝi kolere diris al Han: "Vi viro ne povas vin vivteni, kaj mi donas al vi manĝon pro simpatio al vi. Ĉu mi deziras vian rekompencon?" Vortoj tre simplaj, tamen profunde impresis onin pri la honesteco de ordinara laboranta virino. Cetere, kontraŭe al la feŭda koncepto pri la ribelantaj kamparanoj kiel "banditoj" kaj "rabistoj", la aŭtoro respektoplene enskribis en la kronikon Ĉen Ŝeng kaj U Gŭang, gvidantojn de la kamparana insurekcio en la lastaj jaroj de Ĉin-dinastio (221-206 a. K.), alte taksante ilian heroaĵon. Tia noto de kortegaj kronikistoj estis senprecedenca.

 

    La ideologia signifo de la verko karakteriziĝas ankaŭ per drasta kritiko. La verko senkompate malkaŝis kaj kritikis siatempan imperiestron Udi, kiu senĉese levis militojn kruele vringante la popolon, malkaŝis la kruelaĵojn de diversrangaj regantoj, kiuj facile kondamnis homojn al morto kaj mortigis dekojn kaj eĉ milojn da senkulpuloj okaze de krimfaro de unu homo. En la "Kroniko de la Historio" legiĝas specialaj ĉapitroj por kruelegaj altrangaj ŝtatoficistoj.

 

    Biografioj en la verko posedas efektan artan forton. La plej elstara karakterizaĵo de la "Kroniko de la Historio" estas la lerteco en elektado de materialoj plej efike figurantaj la karakterojn de herooj. Ni ekzemplu tion per la "Biografio de Ŝjang Ju". Ŝjang Ju (232-202 a. K.) estis posteulo de aristokrato de Ĉu-regno (?-223 a. K.). Iam li partoprenis en la kamparana ribelo gvidata de Ĉen Ŝeng kaj U Gŭang kaj gvidis ĉefan forton de la ribelaj trupoj. Post pereo de Ĉin-dinastio, por gajni la regpotencon, li militis kvin jarojn kontraŭ Liŭ Bang. Ŝjang Ju estis fortega, brava en batalo, simplanima, kaj ankaŭ flamiĝema, sensprita kaj hezitema. En konkuro kun Liŭ Bang por la regpotenco, liaj militaj fortoj superis tiujn de Liŭ Bang, sed fine li estis venkita de Liŭ. En la biografio estis detalaj rakontoj pri tri gravaj eventoj, nome kampanjo de Ĝjulu, festeno en Hongmen kaj sieĝo en Gajŝja.

 

    En la kampanjo de Ĝjulu, Ŝjang Ju kaj Song Ji kune komandis la armeon laŭ ordono de la reĝo de Ĉu. Song Ji negative observadis sen ajna ofensivo, kaj Ŝjang Ju mortigis lin. Li gvidis sian armeon transiri la Flavan Riveron, firme kaj brave batalis kontraŭ la armeo de Ĉin-dinastio. Venkinte la armeon de Ĉin, Ŝjang Ju fundamentis por si la pozicion de ĉefkomandoro de la armeoj. La artikolo vivece priskribis la militon: Por helpi Ĉin-armeon venis al Ĝjulu multaj trupoj, sed neniu el ili kuraĝis rivali kun Ŝjang Ju. Kiam la armeo de Ŝjang faris sturmon al la armeo de Ĉin-dinastio, la generaloj de la helpaj trupoj nur rigardis senfare ĉe sia tendaro. La soldatoj de Ŝjang montris mirindan bravecon en la milito, la krio de la sturmantoj skuis la teron. La helpaj trupoj estis teruritaj, kaj kiam Ŝjang Ju gajnis la militon kaj venigis la komandorojn de la helpaj trupoj, ili genuiĝe rampis antaŭ Ŝjang Ju kaj ne kuraĝis levi rigardon al li. La priskribo plene montris la kuraĝon de la trupoj de Ŝjang kaj lian altan dignecon.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments