Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Esperantujo> Kalejdoskopo

Gravas la kvalito de instruista trejnado – laŭ raporto de Unesko

| 2014-06-18
Bookmark and Share

    Utila kaj vojmontra dokumento estas la 11a jara raporto de Unesko el 2013, kiu havas titolon: 'Instruado kaj lernado: atinganta kvaliton por ĉiu'. Ĉi tiu 477-paĝa dokumento resumas la progreson kaj obstaklojn en la realigo de la akceptita celo liveri elementan edukadon al ĉiu infano sur la planedo ĝis 2015. Nesurprize, ke tiu celo ne estos atingita, sed la raporto raportas pri multaj pozitivaj atingoj. En la rubriko 'Malferme' de la maja revuo Esperanto de UEA, mi resumis en unu paĝo la 54-paĝan resumon (ED2013/WS/29) de la plena raporto – en IPR 2014-2 aperis iom pli detala resumo, kaj nun en la retejoj ni povas proponi ankoraŭ pli detalan enrigardon. En tiuj presitaj resumoj ni emfazis la gravecon de edukado kaj specife de bonkvalita instruisto-trejnado.

 

    La raporto-pretigon prizorgis multnacia laborgrupo de Unesko, kiu plenumis sendependan analizon de la situacio tra vasta gamo da landoj. La resuma raporto estas surprize facile digestebla, kaj prezentas en bone organizita maniero multajn konkretajn datumojn kaj ekzemplojn por subteni ĝiajn asertojn. Rilate la proklamitan celon, ĝi raportis la gradon de malatingo: "Ankoraŭ nun 57 milionoj da lernejaĝaj infanoj ne povas aliri elementan lernejon entute. El tiuj, kiuj ja sukcesas, triono ne atingas fine de la ĉeestado bazajn kapablojn".

 

    La raporto trovis (nesurprize por instruistoj) proksiman korelacion inter studentaj atingoj kaj la kvalito de instruista trejnado. Por ke la celo de universala bazgrada edukado ĝis 2015 estu atingebla, necesus varbi kaj trejni pliajn 1,6 milionojn da instruistoj. La financaj rimedoj por apogi tion malsufiĉas je 26 bilionoj da usonaj dolaroj jare.

 

    La enkonduko

 

    La enkondukon de la raporto verkis la Ĝenerala Direktoro de Unesko, s-ino Irina Bokova, el Bulgario. Ŝi elstarigis kelkajn el la raport-konkludoj rilate al la rolo de instruistoj:

 

    · Instruistoj devas speguli kaj koni la sociajn tavolojn de tiuj, kiujn ili instruas.

 

    · Instruistoj estu trejnitaj kapabli helpi la plej malfortajn lernantojn.

 

    · La plej efikaj instruistoj estu direktitaj al regionoj de la plej granda bezono.

 

    · Instruistoj ricevu stimulojn (financajn kaj spiritajn) por resti en la profesio kaj altigadu siajn lertojn.

 

    Por bone roli, instruistoj bezonas subtenan kuntekston, kun bone konstruitaj studplanoj, efikaj taksaj strategioj por siaj studentoj kaj si mem, kune kun ebloj pri plua tut-viva trejnado.

 

    Graveco de instruista trejnado

 

    Ekde paĝo 13 la raporto traktas la gravecon de instruista kvalito, konstatinte, ke en plena triono de la landoj kun alireblaj datumoj, malpli ol 75% de la instruistoj ricevis ajnan nivelon de trejnado. Tiu pretigo koncernas ĉefe du kampojn: majstradon de la instruotaj fakoj kaj la akompanajn pedagogiajn kapablojn. Tio estas aparte malfacila en landoj, kie la plimulto de la instruisto-kandidatoj mem ne povis ricevi multan edukadon. Pri la kvalitoj de tiu trejnado estas konkludite:

 

    · Ke, ofte la trejnado konsistas el tro da teorio kaj nesufiĉe da praktiko, kun minimuma tempo pasigita en veraj klasĉambroj, sub mentorado de pli sperta instruisto.

 

    · Ke ĝi malsufiĉe preparas kandidatojn por transvivi en izolitaj aŭ rimedomankaj situacioj (ekzemple kun neniu aŭ nefidebla elektro-provizo).

 

    Gravas plie, ke la trejnistoj de la instruistoj mem vizitadu lernejojn por koni la realajn bezonojn kaj obstaklojn, kiujn frontos iliaj trejnotoj. Klare, instruistoj bezonas refreŝigajn kursojn kaj plutrejnadon dum la servado, ĉu per surlokaj sesioj, ĉu per distancaj rimedoj.

 

    La rolo de lingvo-politiko

 

    La raporto malmulte tuŝas lingvajn aspektojn de instruado; ĝi koncentriĝas pli al la graveco liveri edukadon al knabinoj (citante plurajn sociajn mezurojn, kiuj pro tio povas signife boniĝi, ekzemple la nivelo de dumnaskaj mortoj, de infan-geedziĝoj kaj -naskoj) kaj al malriĉaj junuloj kaj al tiuj kun lernmalfacilaĵoj. Tamen, ekde p. 47 ĝi notas la jenon:

 

    'Por ke infanoj en etnaj kaj lingvaj minoritatoj akiru firmajn bazajn lertojn, lernejoj devas instrui laŭ la studplano en lingvo, kiun la infanoj komprenas. Dulingva instruado kun la daŭra uzo de la panjolingvo kune kun dua lingvo povas altigi la atingojn en tiu dua lingvo. Por mildigi lerndiferencojn dulingvaj programoj daŭru tra pluraj jaroj'.

 

    La raporto citas ekzemplojn, kie loklingva instruado donas pli bonajn rezultojn ol instruado nur en fremda lingvo.Ĝi plie mencias la bezonon por loklingvaj leg- kaj stud-materialoj kaj la graveco doni bonan trejnadon pri lingvo-instruado al instruistoj, kiuj devos agi en mikslingvaj kuntekstoj.

 

    UEA kaj ILEI planas sekvi la traktadon de ĉi tiu raporto kaj la programo, kiun ĝi pritaksas; Unesko anoncis du konferencojn por trakti la neplenumitajn celojn en iliaj edukaj planoj.

 

    Preparkonferenco okazis (maje 2014) en Santiago, Ĉilio, kaj la ĉefa konferenco okazos en Seŭlo, Koreio en 2015. Oportune, UEA havas estraranojn en ambaŭ landoj kaj sekve planas engaĝiĝi.

 

    Nia emfazo devas esti fortigo de la agnosko pri la grava rolo de la lingvo-politiko en la instruprogramoj, kaj la rajtoj de lernantoj ricevi instruadon en lingvo, kiun ili bone regas. Alia aspekto por substreki estas la pozitivaj efikoj de plurlingvismo kaj interkulturaj projektoj.

 

    Statistikaj resumoj

 

    La raporto notas (p 9) ke en 2011 dek kvar landoj havis pli ol milionon da infanoj sen lerneja aliro, (p.17) ke el 150 landoj, nur 41 elspezis pli ol 6% de la Bruta Nacia Produkto (BNP) por la eduka sistemo. El la tuta monsumo de internacia helpo, nur 1.4% estas dediĉita al edukado (p. 21). Se ĉiuj studentoj povus fini sian edukadon kun baza lego-kapablo, eblus tiri 171 milionojn da homoj el malriĉeco (p. 23). Pozitiva atingo: en Etiopio, junulara lego-kapablo kreskis de 34% en 2000 ĝis 52% en 2011 (p.36). Malpozitive: 29 landoj ankoraŭ ne havos sufiĉajn instruistojn por elementaj lernejoj eĉ en 2030. (p. 38), en Kenjo instruistoj de la sesa klaso atingis nur 60% en testoj kreitaj por la studentoj de tiu nivelo (p.40).

 

    Bezonataj reformoj

 

    Fine, (p. 51) la dokumento resumas dek ĉefajn bezonatajn reformojn:

 

    1. Ŝtatoj agu por pli rapide forigi aŭ mildigi la mankon de sufiĉaj instruistoj.

 

    2. Gravas allogi la plej bonajn kandidatojn al la profesio.

 

    3. Trejnu instruistojn por povi prizorgi la bezonojn de ĉiuj studentoj.

 

    4. Pli bone pretigu la trejnistojn kaj mentorojn por povi subteni instruistojn.

 

    5. Direktu instruistojn al lokoj de la plej urĝa bezono.

 

    6. Ofertu instigajn karierajn kaj salajrajn kondiĉojn por reteni la plej bonajn instruistojn.

 

    7. Bonigu la superrigardon de instruistoj; ne superŝutante ilin per ne-instruaj devoj.

 

    8. Liveru al instruistoj novigitajn, modernajn instruplanojn por bonigi lernadon.

 

    9. Evoluigu rimedojn por pli efika lerno-taksado, por ke mankoj pli klare vidiĝu.

 

    10. Akiru pli da datumoj pri la komunumo de trejnitaj instruistoj.

 

    Instruista trejnado – graveco por ni

 

    La emfazoj de la Unesko-raporto pri la kvalito de instruado en la mondo ja malfermas temon por ni esperantistoj – la sekva teksto baziĝas sur dua artikolo en la maja revuo Esperanto – do la mesaĝo eĥas tra la movado. La raporto substrekis la gravecon de adekvata stoko de bone trejnitaj instruistoj. Svarmas tra nia movado proponoj aliri politikistojn kaj edukinstancojn por akiri la rajton instrui Esperanton en lernejoj, devige aŭ laŭelekte. Tiaj petoj bezonus pli zorgan preparadon -- ĉiam neglektata paŝo estas samtempe konkrete proponi subtenon por programo de instruista trejnado. Ni bezonas solidan grupon de instruistoj kapablaj apliki al nia lingvo modernajn teknikojn el la nuntempa lingvo-pedagogio. Tia plus-peto testus la veran sintenon de la politikistoj kaj edukistoj, ĉar tia programo kostus signifajn rimedojn kaj investojn, kaj realigus la infrastrukturon necesan por sukcesa kaj malefemera programo de E-instruado. Kiel diris nia pionira pedagogo d-ro István Szerdahelyi okaze de la fondo de la katedro en la universitato ELTE en Budapeŝto: "Nun nia tasko estas instituciigi Esperanton." Tion ni ne atingos per lozaj kaj izolaj aliroj; tiu instituciigo devas okazi multnivele, kaj devas inkluzivi serioze financotan programon de oficiale rekonata instruista trejnado.

 

    La konturoj de la AMO-programo por Aktivula Maturigo ĉe UEA nun firmiĝas kun intensa oferto (jam sep seminarioj en la fondo-jaro). Dezirindas simile intensa programo por instruista trejnado; la bezono same grandas. Iam ni revivigos la projekton MITE de ILEI (Modula Instruista Trejnado en Esperanto) kiu forfalis nur pro mankoj de financado kaj laborfortoj. MITE donus pli firman, varian kaj flekseblan kadron por la trejnado, kun ebloj atingi nivelon de oficialeco por la kursfinintoj. Ĝis tio stariĝos, gravas flegi la nunan oferton.

 

    Nia nuna oferto: Poznano

 

    ĝuste nun disiras informoj pri la oficiala 3-jara 24-kursa programo de postdiplomaj studoj pri interlingvistiko kiu ekos en septembro 2014 ĉe Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, Pollando. Tiu kurso inkluzivas specialiĝon pri instruista trejnado; kelkaj stipendioj estos refoje ofertataj flanke de UEA kaj ESF por faciligi la partoprenon de indaj studentoj. Informojn pri la kursaro kaj universitato vidu en la sama numero de revuo Esperanto aŭ ĉe: http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/

 

    Plia nuna oferto de ILEI

 

    ILEI ofertas ekde julio 2014 trejnprogramon sub la nomo Semajnoj de Esperanto-Perfektiĝo (SEP). Tio konsistas el du sinsekvaj semajnoj da intensivaj kursoj en la Interkultura Centro Herzberg pri lingvokono kaj metodiko de instruado, inter la 19a kaj 26a de julio kaj inter la 27a de julio kaj la 3a de aŭgusto. La du kursoj havos iujn komunajn elementojn kaj kelkajn unikajn. Eblas aliĝi por iu ajn el la unu-semajnaj kursoj, aŭ al ambaŭ. Vidu ĉe http://esperanto-urbo.de/page.php?pid=92783725.

 

    Tria oferto: tra la reto

 

    Progresadas la programo de distanca trejnado, RITE (Reta Instruista Trejnado ĉe Edukado.net), kiu ankaŭ havas stipendiajn alirojn. Ĝi ofertas mentoratan trairon de stud-moduloj, kun multe da apoga vidbenda materialo, interalie el registritaj modellecionoj. Vidu ĉe http://www.edukado.net/klerigejo/rite/celoj

 

    Pensu vaste, agu konkrete

 

    Instruista trejnado kaj aktivula maturigo; jen du kampoj kiuj respondas al la bezono por konkretaj projektoj kiuj realigas la celojn de la Strategia Plano en la branĉo 'Kapabligo'.Tre gravas reale ligi la ambiciajn stratosferecajn celojn de la Plano kun agado en ternivela atingo de niaj membroj kaj aktivuloj.

 

Stefan MacGill

Vic-prezidanto de UEA

(http://ilei.info/)

Redaktoro: Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments