El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis en Quanzhou la 1-a Urba Forumo inter Ĉinio kaj Arabaj Landoj

| 2014-06-19
Bookmark and Share


La ĉeestantoj diligente aŭskultas prelegon. 

 


Alecken Eminbahe prelegas en la inaŭguro de la forumo. 

 


Abdulrahman Duagi faras salutparolon en la inaŭguro de la forumo.  

 

    La 17-an de junio inaŭguriĝis la 1-a Urba Forumo inter Ĉinio kaj Arabaj Landoj en la urbo Quanzhou, antikva startpunkto de la Silka Vojo surmara en la provinco Fujian en suda Ĉinio. Al la inaŭguro ĉeestis pli ol 200 personoj, inkluzive de urbaj reprezentantoj, arabaj senditoj al Ĉinio, specialistoj kaj ĉinaj altranguloj.

 

    La forumo estas interŝanĝado de lokaj registaroj de ambaŭ flankoj en la kadro de la Ĉina-Araba Kunlabora Forumo. Ĝi havas la ĉeftemon "Starto de la Silka Vojo kaj komenco de kunlaboro" sub kiu oni faris diskutadojn pri la konstruado far ĉinaj kaj arabaj urboj por la "komerca zono laŭ la Silka Vojo", la "Silka Vojo surmara en la 21-a jarcento", perspektivo de reciproka negoco kaj investo inter ambaŭflankaj urboj kaj aliaj temoj. Oni celas pliigi la interkomprenon kaj amikecon inter la ruboj de Ĉinio kaj tiuj de Arabio, ke pli multaj urboj de la du flankoj starigu kontaktojn por antaŭenpuŝi la ambaŭflankajn interŝanĝojn kaj kunlaborojn en diversaj kampoj.

 

    Alecken Eminbahe, estro de la Amikeca Asocio de Ĉinio kaj Arabio diris, ke en multaj kunlaboraj kampoj de la du flankoj, urbaj kunagoj kaj urbaj diplomatioj estas grava parto kaj formo de la interkomunikado inter Ĉinio kaj arabaj landoj. La temoj kaj kunlaboroj diskutitaj kaj faritaj de la urbaj respondeculoj ĉinaj kaj arabaj donos fortan influon al la estonteco.

 

    Abdulrahman Duagi, reprezentanto de la organizo de arabaj urboj, diris, ke en la antikveco, la duflankaj popolanoj faris interŝanĝojn tra vasta marareo laŭ la Silka Vojo, tio akcelis la amikecojn inter ambaŭ flankoj kaj iliajn kulturajn kunfandiĝojn. Li esperas, ke Ĉinio kaj Arabio multigos la sincerajn kunlaborojn subtenitajn de ambaŭflankaj urboj por realigi reciprokajn gajnojn kaj daŭrigeblan disvolvon.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments