El Popola Ĉinio>头条新闻>

Hora lamp-estingo en Makao

| 2014-06-19
Bookmark and Share


La hotelo MGM  

 


Dum la koncerto 

 

    De la 8a kaj 30 minutoj ĝis la 9a kaj 30 minutoj vespere de la 16a de junio okazis la agado "kuna lamp-estingo", unu el la aktivaĵoj de "energiŝpara semajno en Makao".

 

    La lamp-estinga agado komenciĝis en la jaro 2007. Krom registaraj departementoj, ankaŭ multaj individuoj kaj entreprenoj de Makao ĉiujare partoprenas en la agado. Ekzemple ĉi-jare en ĝi partoprenis entreprenoj, hoteloj, butikoj, turismaj vidindejoj, grandaj instalaĵoj kaj tri pontegoj. Vespere je 8:30 ornamaj lampoj ekster la muro de la hotelo MGM estingiĝis, kaj reklamlampoj, fontano antaŭ la hotela pordego, lampoj ekster la barilo, ĉirkaŭaĵo de or-leona statuo, LED-lampoj estis lumigitaj per kandeloj anstataŭ per lampoj.

 

    Samtempe en tiu vespero okazis ankaŭ koncerto en Makao. Multaj lokanoj spektis prezentojn de makaaj kantistoj kaj kantgrupoj en mallumo, pripensante uzadon de energifontoj, ŝparon de energifontoj kaj zorgon pri socio kaj amon al la terglobo.

 

    La aktivaĵoj estis kunaranĝitaj de 60 organizoj, inkluzive de la makaa oficejo de energio-disvolviĝo, registaraj sekcioj, entreprenoj kaj civilaj organizoj. La aktivaĵoj celas ŝparon de energifontoj kaj mediprotekton. Dume okazas dezajn-konkurso de malpezaj somervestoj, seminario pri apliko de nova energiŝpara tekniko ktp.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments