El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio reutiligis renovigeblajn resursojn je 160 milionoj da tunoj

| 2014-06-20
Bookmark and Share


Forĵetitaj objektoj el fero kaj ŝtalo 

 


Forĵetitaj trinkujoj el plasto  

 

    La 17-an de junio la Ministerio de Komerco de Ĉinio publikigis raporton lastatempe projektitan de la Ŝtata Asocio pri Reutiligeblaj Resursoj de Ĉinio. La raporto montras, ke en la jaro 2013, ĉinaj entreprenoj pri la reutiligo de resursoj jam superis cent mil, 18 milionoj da homoj faras koncernajn laborojn, kaj estis reutiligitaj ĉirkaŭ 160 milionoj da tunoj da renovigeblaj resursoj kun la totala valoro je 481.71 miliardoj da juanoj.

 

    Laŭ konigo, tiuj renovigeblaj resursoj inkludas 8 specojn, ili estas feraĵo aŭ ŝtalaĵo, nefera metalo, plastaĵo, pneŭo, paperaĵo, elektronika produktaĵo kaj elektra aparato, aŭto kaj ŝipo. Kompare kun la uzo de originalaj materialoj, reutiligi tiujn resursojn povas evidente ŝpari la fuelojn. Oni kalkulis, ke en la jaro 2013 la reutiligado de renovigeblaj resursoj ŝparis 172.725 milionojn da tunoj da normala karbo, konservis la puran akvon je ĉ. 11.2 miliardoj da tunoj, malmultigis ellason de sulfura dioksido je 3.77 milionoj da tunoj kaj malmultigis forĵetaĵojn je ĉ. 3.58 miliardoj da tunoj.

 

    La raporto montris ankaŭ, ke pro la ekonomia situacio la reutiliga industrio estas en sia rearanĝo, la renovigo de iuj specoj malmultiĝis. Ekzemple, la reutiligo de forĵetitaj plastaĵoj estis nur 13.66 milionoj da tunoj kaj en malpliiĝo je 14.6%; same por tiu de forĵetitaj paperaĵoj -- nur 43.77 milionoj da tunoj kaj en malpliiĝo je 2%.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments