El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj tiraljoroj ĉampioniĝis en Budapesto

| 2014-06-20
Bookmark and Share


Wang Zhanjun (dekstre) kaj Zhang Yong  

 


Premiitaj ĉinaj tirajloroj  

 

    La 17an de junio fermiĝis en Budapesto la 13a Mondpokala Konkurso de Policaj kaj Militaj Tiraljoroj. Ĉinaj tiraljoroj triumfis en tri el entute kvin konkurs-objektoj.

 

    La tri-taga konkurso estis divita en du partojn: la armea kaj la polica, kaj en ĉiu parto okazis du konkursoj: la individua kaj la grupa. En la armea parto ĉinaj partoprenantoj dominis la individuan kaj grupan konkursojn. Tiraljoro Wang Zhanjun el la Falka Sturm-taĉmento gajnis la individuan ĉampionecon per 948 poentoj, kaj la duopo Wang Zhanjun kaj Zhang Yong -- la grupan ĉampionecon per 1 785 poentoj. Samtempe Wang Zhanjun fariĝis ĉampiono de la polica kaj armea partoj per plej alta poentaro.

 

    La hungara tirajloro okupis la unuan lokon de la individua konkurso de la polica parto, kaj la belorusa duopo fariĝis la grupa ĉampiono.

 

    Pli ol 110 policaj kaj armeaj tirajloroj el 15 landoj partoprenis en la konkurso.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments