El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina ŝtata konsilanto intervidiĝis kun la ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Vjetnamio

| 2014-06-20
Bookmark and Share


Yang Jiechi intervidiĝas kun Nguyen Phu Trong  

 

    La 18-an de junio en Hanojo, ĉefurbo de Vjetnamio, ĉina ŝtata konsilanto Yang Jiechi intervidiĝis kun Nguyen Phu Trong, ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Vjetnamio.

 

    Yang esprimis, ke Ĉinio kaj Vjetnamio kiel najbaroj estas en grava periodo de disvolviĝo kaj havas vastan komunan profiton. La du flankoj, en kompleksa kaj ŝanĝema internacia situacio, devas fortigi kunlaboron por kune disvolviĝi.

 

    Yang klarigis la starpunkton de Ĉinio kaj emfazis, ke la du flankoj devas ĝuste koni la historion kaj respondecas pri la popolo, kunlabore solvi surmarajn problemojn por konservi la interrilatojn. Oni devas per duflanka interparolo stabiligi la situacion. Ĉinio esperas, ke Vjetnamio agados kaj kreos kondiĉojn por solvi la problemojn per interkonsiliĝo.

 

    Nguyen Phu Trong diris, ke la Komunista Partio de Vjetnamio, la registaro de Vjetnamio kaj ties popolo alte taksas la amikecon inter Vjetnamio kaj Ĉinio kaj la strategian partnerecon inter la du landoj. Vjetnamio metas la duflankajn interrilatojn en unueco de sia eksterafera kampo. Vjetnamio volontas interparoli kun Ĉinio por klopode solvi problemojn. En la nuna situacio, la vizito de ĉina ŝtata estro estas tre grava por Vjetnamio, kiu volas fari sinceran komunikadon kun Ĉinio por solvi la surmarajn problemojn kaj stabiligi la situacion. Vjetnamio esperas, ke la duflankaj interkonsentoj kaj kunlaboroj devas esti daŭrigitaj.

 

    En la sama tago, Yang Jiechi intervidiĝis kun vjetnama ĉefministro Nguyen Tan Dung kaj ili interŝanĝis opiniojn pri la rilatoj inter la du landoj kaj la problemoj sur maro.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments