El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis en Pekino ceremonio por donado de la Premio pri Homara Fotado 13-14

| 2014-06-23
Bookmark and Share


La premiitoj salutas la spektantaron.  

 

    De la 21-a ĝis la 23-a de junio en Pekino daŭris la ceremonio por donado de la Premio pri Homara Fotado 13-14 en kiu ĉeestis cent gajnantoj. La ceremonion kune okazigis UNESKO kaj la Ĉina Asocio de Folklora Fotografado.

 

    Ekde la jaro 1998, la ĉina asocio alvokis la tutan mondon partopreni en tiu ĉi konkurso de fotado, kun la premio "Homara kontribuo", en kiu la fotistoj vaste kaj profunde registras la folkloron per siaj fotiloj, tio estas pozitiva por kultura diverseco de la homaro. UNESKO plene subtenis la aktivadon kaj rajtigis la konkurson per sia signo ekde ĝia duafoja okazo. En la pasintaj 17 jaroj, la dujara konkurso sukcese allogis al si la fotistojn el ĉirkaŭ cent landoj, kaj registris riĉajn kulturajn okazaĵojn de pli ol duono da mondo.

 

    Al la ĉi-foja konkurso ĉeestis pli ol 6 mil fotistoj el 133 landoj, ĝi ricevis 6 969 grupojn da taŭgaj fotoj kaj donis 6 grandajn premiojn, 60 dukomentajn premiojn, 100 nomumitajn premiojn kaj 500 registrajn premiojn.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments