Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Amuza Vivo> Moderna Vivo

Italio en la okuloj de ĉina ambasadoro

| 2014-06-23
Bookmark and Share

de TU WEI

 


Ĉina ambasadoro Ding Wei (maldekstre) ricevas intervjuon.  

 

    Por Ding Wei, eksa ĉina ambasadoro en Italio, la vivo en eksterlando ne estas freŝa paroltemo, ĉar li studis en Britio ekde la aĝo de 20 jaroj kaj pli poste longtempe laboris en Britio, Usono kaj aliaj landoj.

 

    Sed, laŭ lia opinio, Italio estas tute aparta. En tiu lando li ekamis la fotadon. Kvankam antaŭe li jam vizitis multajn landojn, tamen li estis forte ŝokita de tiu ĉi lando: "Ĝiaj longa historio, kontribuo al la homara civilizacio... kaj beleco."

 

    En la jaro 2012, Ding Wei komencis memlerni la fotadon per koncerna lernolibro kaj praktikado. Por tio li foruzis sian tutan liberan tempon. Li unue fotis antikvajn vidindaĵojn de Italio: Koloseo, la Panteono de Romo kaj la Altaro de la Patrujo... "Mi ellitiĝis je la 3-a aŭ la 4-a horo matene en semajfinoj, ĉar mia loĝejo estis malproksime de la urbocentro. Iujn lokojn mi devis ekfoti je la 5-a aŭ la 6-a horo kaj daŭrigi la fotadon ĝis la nokto. "

 

    Li alte taksas la grandiozecon kaj heroecon de la Altaro de la Patrujo kiun oni konstruis por celebri la unuiĝon de Italio, kaj vizitis ĝin de tempo al tempo. Lia fotilo registris la senhoman altaron en frumateno: sub la blua-purpura ĉielo, kiu ŝajnas kvazaŭ velura kurteno, la konstruaĵo farita el blanka marmoro solene subrigardas la Placon de Venecio. Ankaŭ lia fotilo kaptis la siluetojn de la tri militistaj skulptaĵoj starantaj sur la altaro en sunsubiro: la herooj aspektas sentimaj kaj bravaj en la fono de vespera nubo kaj milde flirtanta nacia flago de Italio.

 

    La italaj skulptaĵoj estas plej ofte fotitaj de Ding Wei. Li opinias, ke la italaj skulptaĵoj kaj pentraĵoj estas monde famaj; tamen, dum multaj elstaraj pentraĵoj el la lando estas vaste konataj en Ĉinio, malmultaj skulptaĵoj estas konataj de ĉinoj. "Mi volas foti reprezentajn verkojn de majstroj kaj ankaŭ ne facile videblajn, por konigi ilin al tiuj kiuj interesiĝas pri arto en mia lando."

 


Gardi la gloron 

 


La Altaro de la Patrujo en vespero 

 


 Pejzaĝo de la Altaro Adige 

 


La Panteono  

 


Kapti la lunon 

 


Skulptaĵo sur la Placo de Kapitolo 

 


Knabineto 


Urbeto Portofino 

 


Romantika Venecio 

 


Venuso en kaverno, skulptita en la 16-a jarcento 

 

    Kiel novulo en fotografio, Ding Wei havas multajn aferojn farotajn. Li diris, ke estonte li certe havos ne nur pli bonajn fotojn por montri sed ankaŭ pli interesajn spertojn rilate al fotado por rakonti.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments