El Popola Ĉinio>头条新闻>

"La Silka Vojo" estis enmetita en la nomliston de la mondaj heredaĵoj

| 2014-06-24
Bookmark and Share


Laboristoj en konstruado de kornica vojo ĉe grava pasejo de la antikva "Silka Vojo" -- Yumenguan, kiu troviĝas en gobio je 80 kilometroj nordokcidente de la urbocentro de Dunhuang de Gansu-provinco en nordokcidenta Ĉinio  

 

    La 22-an de junio la 38-a Konferenco de la Mondaj Heredaĵoj, kiu okazis en Daŭho, ĉefurbo de Kataro, aprobis la peticion kune prezentitan de Ĉinio, Kirgizio kaj Kazaĥio pri enmeto de la Silka Vojo en la nomliston de la mondaj heredaĵoj.

 

    La Silka Vojo estis kanalo al la Okcidentaj Regionoj ĉefe por komercado de silkaĵoj kaj grava pasejo por politika, ekonomia, ideologia kaj kultura interŝanĝoj inter la antikvaj Oriento kaj Okcidento.

 

    Tio estas la unua fojo por Ĉinio prezenti kune kun aliaj landoj peticion por enmeti ion en la nomliston de mondaj heredaĵoj. Tio ne nur helpas al antaŭenpuŝo de dialogoj, interŝanĝoj kaj kunlaboroj inter malsamaj civilizacioj, sed ankaŭ povos efike akceli la ekonomian kaj kulturan disvolvadon en diversaj regionoj kaj landoj. Chen Tongbin, direktoro de la Instituto de Arkitektura Historio sub la Ĉina Instituto de Arkitekturaj Projekto kaj Esploro, diris: "Dum la preparado por prezenti la peticion, Ĉinio kaj la aliaj du landoj faris intimajn kunlaborojn kaj pene subigis multajn diferencojn por la kuna celo kaj por kune disvolvi kaj prosperiĝi. La ĉi-foja sukcesa enlistigo de la Silka Vojo kiel mondan heredaĵon havas pli evidentan signifon por antaŭenigi la disvolviĝon de malsamaj landoj, kaj elmetis pli multajn postulojn por translandaj administrado kaj protektado de historiaj objektoj en la estonteco."

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments