El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Premiita Esperanto-Muzeo

| 2014-06-24
Bookmark and Share

 

    La 17an de junio en Zaozhuang, Ĉinio, Esperanto-muzeo, kunfondita de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj la Zaozhuang-a Universitato kaj dezajnita de s-ro Luo Hongwei, akiris la premion Huading por Muzea Spaco en la Internacia Mediarta Kreo-dezajna Konkurso kadre de la 9a Ĉina Internacia Ekspozicio de Konstrua Dekoracio kaj Dezajnarto. La konkurso estis organizita de la Ĉina Konstru-Dekoracia Asocio.

 

    La ekspozicio jam okazis ok fojojn ekde la jaro 2005 kaj fariĝis la plej aŭtoritata kaj internacia evento en la kampo de konstruado, dekoraci-dezajno kaj pejzaĝ-dezajno. La 9a ekspozicio okazos inter la 23a kaj 25a de novembro, 2014 en la Pekina Internacia Konferenca Centro.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments