El Popola Ĉinio>头条新闻>

Granda pando Xinxin forpasis en Makao, Ĉinio

| 2014-06-25
Bookmark and Share


Granda pando Xinxin 

 


La paro Kaikai kaj Xinxin kune ludas.  

 

    La 22-an de junio Xinxin, virina granda pando donacita de la centra registaro de Ĉinio al Makao, forpasis pro rena malfunkciiĝo. La makao-a registaro esprimis la aflikton kaj diris ke oni faros enketon kun specialistoj el Chengdu por trovi la veran kialon de la morto de la granda pando.

 

    Lastamonate kiam preskaŭ 6-jara Xinxin estis normale ekzamenita, oni trovis ke ĝiaj renoj ne bone funkciis. Sed tiam ĝi aspektis havante nenian simptomon kvankam ĝi ne estis obeema en trejnado.

 

    Post kuracado, ĝi ne resaniĝis, kaj antaŭ 2 semajnoj ĝi eniĝis en sia periodo de seksardo, tio kaŭzis ĝian maltrankvilecon kaj malmultiĝon de trinko kaj manĝo, la funkcio de ĝiaj renoj rapide malboniĝis. Xinxin fine forpasis je la 20-a horo kaj 18 minutoj en la 22-a de junio.

 

    Paro da grandaj pandoj Kaikai kaj Xinxin estis donacita al Makao celebre al la 10-jariĝo de la Reveno de Makao al la Patrolando. Nun la vira pando Kaikai bone fartas kaj ĝia sano estas kontrolita de specialista grupo. La pavilono de granda pando en Makao estas portempe malfermita.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments